Preĝejo Sep Stacioj (Vác)
Preĝejo Sep Stacioj | ||
---|---|---|
Fasado de Preĝejo Sep Stacioj en Vác
| ||
kristana preĝejo | ||
Loko | ||
Ŝtato | Hungario | |
Municipo | Vác | |
Bazaj informoj | ||
Religio | kristanismo | |
Rito | romkatolika eklezio | |
provinco | Pest | |
diocezo | Vác | |
Dato de konsekro | 1780 | |
Arkitektura priskribo | ||
Konstruado | ||
Specifo | ||
Mapo | ||
Ligiloj | ||
La preĝejo Sep Stacioj estas romkatolika pilgrimloka monumento historia en Hungario, en urbo Vác.
Historio
[redakti | redakti fonton]Pri la pilgrimloko estas legendo jam el la mezepoko, en la 11-a jarcento oni konstruis ie preĝejon kaj kapelon, sed dum dominado de turkoj ili estis detruitaj, poste forgesitaj. La vera loko estas enigmo. Post la turka erao iu metis sanktan bildon al proksimeco de fonto, kiu estis iam ebla loko de la iama kapelo. Baldaŭ pilgrimadoj komenciĝis, tial en 1711 oni konstruis kapelon, kiu estis plurfoje pligrandigita al preĝejo Nomo de Sankta Maria. Oni metis la sanktan bildon al la altaro. En 1769 oni konstruis sep staciojn, kiuj prezentis 7 ĝojojn-malĝojojn de Maria, tial devenas la nuna nomo 7 stacioj. Ekde 1815 la kirko estas fama pilgrimloko. La orgeno estis konstruita en 1880, trakonstruita en 1938. En 1947 ankaŭ subĉiela altaro estis konstruita.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La preĝejo situas en suda parto de Vác proksime al la Danubo inter kaŝtanarboj. La fasado estas simetria, plej supre la turo altiĝas. Larĝaj ŝtupoj kuras al la fasado. La navo kaj la unuetaĝa alo formas L-majusklon. Pri funkcio de la alo mankas informoj.
Ĉefkermeso okazas en dimanĉo post la 12-an de septembro, subkermeso okazas en la unuan dimanĉon en majo.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungare kun fotoj
- hungare kun fotoj
- hungare kun fotoj
- hungare kun fotoj Arkivigite je 2019-04-08 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare kun fotoj
- [1]
-
Pordo
-
Vitralo
-
Subĉiela altaro
-
Stacio