Preĝejo Stefano la 1-a (Berhida)
Preĝejo de Sankta Stefano la 1-a (Hungario) | |
---|---|
Preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario) en Berhida
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Berhida |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Veszprém |
diocezo | Veszprém |
Dato de konsekro | 1778 |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | baroko |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
Preĝejo Stefano la 1-a (Hungario) estas romkatolika preĝejo en Hungario, en urbo Berhida, en la ĉefplaco.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio pri la preĝejo okazis en 1300. En 1702 ĝi estis kaduka, ruina. Inter 1772-1778 nova baroka preĝejo konstruiĝis en la loko de la ruino. La internaj muroj estis pentritaj en 1773.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]Fresko de la sanktejo prezentas Sanktan Triunuon. En la 4 anguloj la 4 evangeliistoj pentriĝis. Iom dekstre kaj maldekstre la bildoj prezentas reĝon Sanktan Ladislaon. Sur la flankomuroj la hungaraj sanktuloj videblas: Stefano la 1-a (Hungario), Elizabeto de Hungario, Emeriko de Hungario kaj Sankta Margareta de Hungario. La baroka altaro prezentas Immaculata-n. Ankaŭ la predikejo estas baroka.
Kermeso okazas en la 8-an de oktobro.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Hungara Vikipedio
- hungare
- hungare Arkivigite je 2014-02-24 per la retarkivo Wayback Machine
Cetere ankaŭ estas pli malnova kirko de Sankta Ladislao en Berhida, kiu ne konfuziĝu kun la Stefana kirko. Jen du fontoj pri la dua kirko:
- hungare Arkivigite je 2012-03-27 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare Arkivigite je 2014-02-19 per la retarkivo Wayback Machine