Preĝejo Stefano la 1-a (Kemecse)
Aspekto
Paroĥa preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario) | |
---|---|
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Kemecse |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Szabolcs-Szatmár-Bereg |
diocezo | Debrecen-Nyíregyháza |
dekanujo | Nyíregyháza |
paroĥo | loke |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonaĵo el brikoj |
Ligiloj | |
La preĝejo Stefano la 1-a (Hungario) estas romkatolika historia monumento en urbo Kemecse (Hungario).
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio pri kirko okazis en Kemecse en 1332. La loĝantoj iĝis kalvinanoj ĉirkaŭ 1550 kaj ili uzis la katolikan kirkon. La restintaj katolikoj apartenis eklezie al Napkor ekde 1762, la paroĥo loke estis fondita baldaŭ en 1819. En nobeldomo estis establita kapelo en 1785, poste inter 1821-1824 nova preĝejo konstruiĝis. En 1829 ligna, en 1873 ŝtona turo estis alkonstruita. La orgeno estis kreita en 1890.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La preĝejo situas sola en korto, antaŭe kruco estas videbla. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo reliefas. La navo finiĝas en hufoforma absido, al kiu sakristio aliĝas.
Kermeso okazas en la 20-an de aŭgusto.