Preĝejo Stefano la 1-a (Makó)
Aspekto
Paroĥa preĝejo de Sankta Stefano la 1-a (Hungario) | ||
---|---|---|
Preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario) en Makó
| ||
paroĥopreĝejo • katolika preĝejo | ||
Loko | ||
Ŝtato | Hungario | |
Municipo | Makó | |
Geografia situo | 46° 12′ 50″ N, 20° 27′ 52″ O (mapo)46.213800120.4644737Koordinatoj: 46° 12′ 50″ N, 20° 27′ 52″ O (mapo) | |
Bazaj informoj | ||
Religio | kristanismo | |
Rito | romkatolika eklezio | |
provinco | Csongrád | |
diocezo | Szeged-Csanád | |
Dato de konsekro | 1772 | |
Statuso | paroĥa preĝejo | |
Arkitektura priskribo | ||
Konstrustilo | baroko | |
Konstruado | 1765–1772 | |
Specifo | ||
Konstrumaterialo | masonita | |
Mapo | ||
Ligiloj | ||
Preĝejo Stefano la 1-a (Hungario) estas romkatolika preĝejo en Hungario, en urbo Makó.
Historio
[redakti | redakti fonton]En la 14-a jarcento Makó havis preĝejon, kiu dum dominado de turkoj malaperis. En 1772 oni konstruis novan preĝejon. La klasikisma ĉefaltaro pretiĝis en 1852.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La ĉefaltara bildo pretiĝis en 1854, kiu prezentas, ke reĝo Stefano dediĉas la hungaran kronon al Sankta Maria. Apude 2 marmoraj skulptaĵoj situas: Ladislao la 1-a (Hungario) kaj Emeriko de Hungario. En la flankaltaro estas kopia bildo pri Dipatrino kun Jesuo. La aliaj 2 flankaltaroj estas dediĉitaj al Sankta Jozefo kaj Sankta Anna.
En la korto skulptaĵo pri Immaculata (Sankta Maria) estas videbla, kiu estas la plej malnova skulptaĵo de Makó. Kermeso okazas la 20-an de aŭgusto.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Hungara Vikipedio
- hungare