Saltu al enhavo

Preĝejo arkianĝelo Sankta Mikaelo (Mogyoród)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo arkianĝelo Sankta Mikaelo
Paroĥa preĝejo arkianĝelo Sankta Mikaelo en Mogyoród
Paroĥa preĝejo arkianĝelo Sankta Mikaelo en Mogyoród
religia konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Mogyoród
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Pest
diocezo Vác
dekanujo Gödöllő
paroĥo loke
Dato de konsekro 1749
Konsekrinto Károly M. Althann
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado 17471749
Specifo
Konstrumaterialo masonaĵo
Mapo
Preĝejo arkianĝelo Sankta Mikaelo (Mogyoród) (Hungario)
Preĝejo arkianĝelo Sankta Mikaelo (Mogyoród) (Hungario)
DEC
neniuj koordinatoj
Ligiloj
vdr

La preĝejo arkianĝelo Sankta Mikaelo estas sakrala historia monumento en grandvilaĝo Mogyoród (Hungario).

Post batalo en 1074 ĉe Mogyoród la venkinta reĝo Ladislao la 1-a (Hungario) konstruis kirkon kun monaĥejo. La tataroj detruis ĝin en 1241, sed poste tuj la didomo rekonstruiĝis. Dum dominado de turkoj la loĝantoj konvertis al kalvinismo, eĉ en la frua 17-a jarcento la preĝejo ruiniĝis. Nova kirko konstruiĝis el ŝtonoj de la ruinoj inter 1747-1749, la paroĥo estis refondita en . Krucnavo aldoniĝis en 1909. La orgeno en 1958 estis kreita, la 3 sonoriloj estis faritaj en 1975, la La sekpentraĵoj estis pentritaj en 1930. La preĝejo estis renovigita en 1957.

Konstruaĵo

[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola ĉe stratangulo sur pli alta loko en korto. En la korto estas videbla ankaŭ statuo pri Johano Nepomuko. La fasado estas simetria, meze malsupre la enirejo funkcias, pli supre estas po unu statuoj en niĉoj. La plej supre la turo altiĝas, la turpinto estas plurlatera pinta piramido. La absido estas kvadrata kaj ankaŭ sakristio aliĝas al ĝi. La interno estas baroka pompo, la mebloj estis faritaj en 1910. Ĉe la ĉefaltaro statuo pri Sankta Mikaelo estas videbla (farita en 1749).

Kermeso okazas en la lasta dimanĉo de septembro.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.