Preĝejo de Ĉefanĝelo Miĥaelo en Troparjovo
Preĝejo de Ĉefanĝelo Miĥaelo en Troparjovo | ||
---|---|---|
ortodoksa preĝejo, rekonilo [+] | ||
Lando | Rusio | |
Situo | Moskvo | |
- koordinatoj | 55° 39′ 21″ N, 37° 28′ 45″ O (mapo)55.65580637.479231Koordinatoj: 55° 39′ 21″ N, 37° 28′ 45″ O (mapo) | |
Materialo | briko | |
Konstrutempo | 1693 ĝis 1701 | |
Preĝejo de Ĉefanĝelo Miĥaelo en Troparjovo | ||
Vikimedia Komunejo: Church of Michael the Archangel in Troparyovo [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
Kirko de Ĉefanĝelo Miĥaelo en Troparjovo (ruse Церковь Архангела (Архистратига) Михаила в Тропарёве) estas ortodoksisma preĝejo en Moskvo, posedata de Rusa Ortodoksa Eklezio kaj konsiderata kiel objekto de kultura heredaĵo de Rusio[1]. Ĝi estis konstruita en 1693 — 1694 en apudmoskva vilaĝo Troparjovo, kiu situis sur teritorio de la nuntempa distrikto Troparjovo-Nikulino; ĝi estas la sola konstruaĵo, restinta de la neniigita vilaĝo.
Adreso: Vernadskij-avenuo, 90.
Historio
[redakti | redakti fonton]Antaŭe en Troparjovo estis ligna preĝejo, kiu multfoje estis rekonstruata, lastan fojon en 1669. En fino de la 17-a jarcento oni komencis konstrui tie novan kirkon el ŝtono, fininte en 1694. Ĝia konstruado estis organizita pro monpago de Nov-Virina monaĥejo; kiu posedis la vilaĝon; ĝusta informo pri aŭtoro de la projekto mankas.
En 1812 la konstruaĵo parte suferis pro franca invado al Rusio; ĝi estis riparita en 1823.
Dum la periodo 1939 — 1989 la preĝejo ne funkciis, en 1989 estis denove sanktigita.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Paĝo pri objekto de kultura heredaĵo[rompita ligilo] (ruse)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo (ruse)