Preĝejo de Aleksandro Nevskij (Tjumeno)
preĝejo de Aleksandro Nevskij | |
---|---|
ruse Храм во имя святого благоверного князя Александра Невского | |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Rusio |
Municipo | Tjumeno |
Geografia situo | 57° 9′ 2″ N, 65° 29′ 38″ O (mapo)57.15055555555665.493888888889Koordinatoj: 57° 9′ 2″ N, 65° 29′ 38″ O (mapo) |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | la Rusa Ortodoksa Eklezio |
diocezo | la Tobolska kaj Tjumena eparĥio |
dekanujo | la Tjumena |
paroĥo | preĝejo de Aleksandro Nevskij |
Dato de konsekro | la 12-an de majo 2006 |
Konsekrinto | ĉefepiskopo de Tobolsko kaj Tjumeno Dimitrij |
Uzado | hejma preĝejo |
Arkitektura priskribo | |
Tipo de konstruaĵo | hejma preĝejo |
Konstruado | 2004–2006 |
Specifo | |
Konstrumaterialo | brikoj |
Ligiloj | |
Adreso | strato Amurskaja, 75 |
La preĝejo de Aleksandro Nevskijj (ruse Храм во имя святого благоверного князя Александра Невского) estas la milita preĝejo de la Rusa Ortodoksa Eklezio ĉe la Tjumena Instituto de Profesia Perfektiĝo de Policanoj (ruse Тюменский институт повышения квалификации сотрудников МВД России; Tjumeno, Rusio). Ĝi malfermiĝis 12-an de majo 2006 kaj estas frekventata precipe de la lernantoj.
Situo
[redakti | redakti fonton]La preĝejo situas en suda urboparto, en la teritorio de la Tjumena Instituto de Profesia Perfektiĝo de Policanoj, apud studentaj amasloĝejoj.
Historio
[redakti | redakti fonton]En majo 2004 laŭ iniciato de la estro de la Tjumena Jura Instituto de la Ministerio pri Internaj Aferoj Aleksandr Ĉislov komenciĝis konstruado de la hejma preĝejo sur la teritorio de la instituto. La 12-an de majo 2006 ĝi estis konsekrita de ĉefepiskopo de Tobolsko kaj Tjumeno Dimitrij. Origine oni planis konstrui kapelon, sed la ĉefepiskopo sugestis krei preĝejon. Generalo-majoro Aleksandr Ĉislov estis pro sia kontribuo premiita de la ordeno de la Rusa Ortodoksa Eklezio de Danielo la 1-a de Moskvo de la 3-a rango. Surbaze de la preĝejo estis establita la Spirita-Kleriga centro[1].
La preĝejon prizorgas ĉefpastro de la preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj Andrej Sbitnev kaj ĝia pastro Nikolaj Suŝkov[1].
Transporto
[redakti | redakti fonton]La plej proksima haltejo estas Ĵeleznodoroĵnaja bolnica ĉe strato Amurskaja.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Храм во имя святого благоверного князя Александра Невского на территории Тюменского юридического института МВД РФ, город Тюмень (ruse). Tobolska metropolio. Arkivita el la originalo je 2022-09-09. Alirita 2022-09-09 .