Preĝejo de Sankta Juliano Malriĉa
Preĝejo de Sankta Juliano Malriĉa | |||
---|---|---|---|
kristana preĝejo | |||
Informaro | |||
Eklezio: | melkita | ||
Diocezo: | Arĥidiocezo de Parizo | ||
Titolo: | Preĝejo | ||
Konstruado: | malfrua 12-a jc.-frua 13-a jc. | ||
Stilo: | Gotika arkitekturo | ||
Geografia situo | 48° 51′ 7″ N, 2° 20′ 49″ O (mapo)48.8519442.346944Koordinatoj: 48° 51′ 7″ N, 2° 20′ 49″ O (mapo) | ||
| |||
Ŝtato: | Francio | ||
La preĝejo de Sankta Juliano Malriĉa (france Saint-Julien-le-Pauvre) estas preĝejo de la 13-a jarcento kiu troviĝas en Parizo, en Francio. Ĝi staras proksime de la Katedralo de Notre-Dame, kaj ĝi estas la sola melkita preĝejo en Parizo.
La titoldona Sankta Juliano estas Sankta Juliano la gastiganto.
Historio
[redakti | redakti fonton]Unue malgranda kapelo de hospico starigita ĉe la interkruciĝejo de du grandaj romiaj vojoj elirantaj de Lutetia, ĝi estis detruita dum la invado de Normanoj en 886. Poste ruiniĝinta, Henriko la 1-a donacis ĝin al la episkopo de Parizo ĉ. 1030. La nuna preĝejo estis ekkonstruita nur en 1170 kaj finkonstruita ĉ. 1240, kio faras el ĝi unu el la plej malnovaj preĝejoj de Parizo[1].
En 1655, ĝi estis transdonita al malsanulejo Hôtel-Dieu de Parizo. Dum la franca revolucio de 1789 ĝi estis deklarita nacia bieno kaj fariĝis tenejo de salo en 1790. Ĝi retrovis sian religian destinon en 1826 kaj estis konsekrita al melkita[2] rito en 1889.[3]
Ikonostazo realigita en 1900 apartigas la ĥorejon disde la navo.
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Jacques Hillairet, Dictionnaire historique des rues de Paris, eldonis éditions de Minuit, 1985, ISBN 2707310549 451.
- ↑ La termino Melkit/o, ~a devenas de la siria vorto malkāyā (ܡܠܟܝܐ), kiu signifas "reĝa" aŭ "imperia". En la araba la vorto Malakī (ملكي) ankaŭ signifas "reĝa" aŭ "imperia".
- ↑ Direction des parcs, jardins et espaces verts de Paris
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
La ikonostazo
-
La preĝejo dumtage