Saltu al enhavo

Preĝlibroj

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio

EdE-P

Preĝlibro estas libro enhavanta preĝojn kaj eble religiemajn legaĵojn, por privata aŭ komunuma uzo, aŭ en kelkaj kazoj, kiuj gvidas la liturgion de religiaj servoj. Libroj enhavantaj plejparte ordojn de religiaj servoj, aŭ legaĵoj por ili estas nomitaj "servlibroj" aŭ "liturgiaj libroj", kaj estas tiel ne preĝlibroj en la plej strikta signifo, sed la esprimo estas ofte uzita tre loze. Skriboj de religio ankaŭ povus esti konsiderataj preĝlibroj ankaŭ.

En Esperanto

[redakti | redakti fonton]

La unuan katolikan preĝlibron en Esperanto verkis Beaufront (1893, 46 p., dua eld. 1902, 65 p.), kiu en 1906 prezentis ĝin al Papo Pio la 10-a.

Pluaj katolikaj preĝlibroj en Esperanto estas:

Pri Ni Oferas

Citaĵo
 Katolikoj devas danki al tradukisto pro tiu ĉi vere interesa libreto, kiu atingas jam sian trian eldonon. De antaŭ longe, kiel oni asertas en la Antaŭ parolo, mankas al la esperanta katolikaro bona traduko de preĝoj kaj kantoj por la Sankta Meso; kaj ĉi tie troviĝas bona provizo da ili, fidele prenitaj el la pieĝlibreto «Al altaro de Dio». Tial do, mi laŭdas ĝin kaj rekomendas al niaj legantoj. 
— José Pérez. Boletín n110 (jul 1958)
  • La Libro de Komuna Preĝo, kajero unua, enhavanta: La ordo de matena preĝo; La ordo de vespera preĝo; ĉe matena preĝo; La Litanio trad. Archibald John Ashley. Eld. Eklezia Esperantista Ligo, Huddersfield, 1919, 28 paĝoj 19 X 13 cm[3].
  • La Libro de Komuno Preĝo, kajero dua, enhavanta: La ordo por la administrado de la vespermanĝo de la sinjoro, aŭ sankta komunio. La administrado de publika bapto de infanoj (komenco) trad. Archibald John Ashley. Eld. Eklezia Esperantista Ligo, Huddersfield, 20 paĝoj 19 X 13 cm.
  • La Ordo de vespera preĝo. Eld. Eklezia Esperantista Ligo, Huddersfield, 8 paĝoj, 19 X 13.

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1907 laŭ Enciklopedio de Esperanto
  2. Ankaŭ citita kiel Migrukunmi. Tre eble la titolo estas iaspeca traduko el la latina Vademecum (origine kunigo el tri vorteroj "vade me cum", do "migru kun mi">Migrukunmi).
  3. Ekstera ligo: http://justus.anglican.org/resources/bcp/Esperanto/