Saltu al enhavo

Preavihieo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preavihieo
ព្រះវិហារ
provinco (khaet) de Kamboĝo [+]

LandoKamboĝo

Ĉefurbourbo Preavihieo
- koordinatoj14° N, 105° O (mapo)13.783333333333104.96666666667Koordinatoj: 14° N, 105° O (mapo) [+]
Akvokolektejo13 788 km² (1 378 800 ha) [+]
Areo13 788 km² (1 378 800 ha) [+]

Loĝantaro254 827 [+] (2019)
Denseco18,48 loĝ./km² [+] [+]

Fondo1959

HorzonoUTC+07:00 [+]
Kodo laŭ ISO 3166-2KH-13

Preavihieo (Tero)
Preavihieo (Tero)

Preavihieo ព្រះវិហារ (Kamboĝo)
Preavihieo
ព្រះវិហារ (Kamboĝo)
DEC

Map
Preavihieo
ព្រះវិហារ
Vikimedia Komunejo:  Preah Vihear Province [+]
vdr

Preavihieo (kmere ព្រះវិហារ, Preah Vihear/Preăh Vĭhar/Braḥ Vihār, [preah ʋihiə], "sankta monta templo") estas provinco (khaet) de Kamboĝo. Laŭ la censo de 2019 en la provinco vivis 254 827 loĝantoj[1] sur areo de 13 788 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 18 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun Ubon Ratchathani, Sisaketo, Oddar Meanĉejo, Siemriepo, Kampongtumo, Stingtraengo kaj Provinco Ĉampasako. Provinca ĉefurbo kaj plej granda urbo estas loĝloko nun nomata samnome Preavihieo (ព្រះវិហារ, la iama distrikto ត្បែងមានជ័យ, Tbeng Meanĉej'). La administra unuo fondiĝis en 1959.

Kulture centra loko de la provinco estas hinduisma kmera templo de la jaro 893, kies nomo ព្រះវិហារ donis nomon al la tuta moderna provinco kaj kiu nun situas rekte ĉe la limo al Tajlando. Ĝi estas la fonto de internacia disputo, ĉar en ambaŭ landoj la templo havas altan kulturan kaj simbolan signifon kaj tial ambaŭ landoj pretendas ties signifon. La templo mem suferis pro la pasintece ankaŭ armea batalo pri la ekzakta limo kaj estas plejparte ruina, sed laŭ la nuna stato ĝi jes apartenas al Kamboĝo. Ĝia enira portalo videblas en la informkesto dekstre.

Ankaŭ menciindas la antikva urbo Koh Ker (កោះកេរ្តិ៍), regna ĉefurbo mallongan tempon inter 928 kaj 944, kies arkitekta stilo influis la kmeran imperion ankoraŭ longe poste kaj kiu ekde 2023 estas kultura monda heredaĵo de Unesko. Aparte rimarkinda monumento en ĝi, inter multaj aliaj temploj, estas la piramida templo Prasat Thom el la 930-aj jaroj, kies 7 ŝtupoj altas sume 36 metrojn kaj estas kadrigitaj per aparta akva fosaĵo.

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]


piramida templo Prasat Thom el la 930-aj jaroj en la tiama regna ĉefurbo Koh Ker