Premio Balzan
Premio Balzan | ||
scienca premio • kultura premio | ||
---|---|---|
Nomita laŭ | Eugenio Balzan | |
Lando | Svislando | |
Fondita en | 1961 | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
La Balzan Internacia Premio Fondaĵo estas fonduso kiu premias kvar monajn premiojn ĉiujare al individuoj aŭ organizoj kiuj atingis elstaran akademiaj atingoj en la homaj sciencoj, naturaj sciencoj, kulturo kaj paco. La fonduso situas en Zuriko, Svislando kaj la premio estas administrata el Milano, Italio. La premia komitato konsistas el 20 eŭropaj sciencistoj.
Establo
[redakti | redakti fonton]La fonto de la premimono estas el la forlasaĵo de Eugenio Balzan (1874 - 1953), unu el la posedantoj de la itala gazeto Corriere della Sera. Li testamentis al sia filino Angela Lina Balzan (1892 - 1956) konsiderindan monsumon, kaj antaŭ ŝia morto pro nekuracebla malsano, ŝi ordigis la fondon de la funduso. La unua premio estis unu miliono da svisaj frankoj, sed la kvanto poste estis duonigita. Multaj el la gajnintoj poste ankaŭ gajnis la Nobel-premion.
Famaj laŭreatoj
[redakti | redakti fonton]Inter la ricevantoj de la premio estas multaj famaj homoj inkluzive de:
- Patrino Teresa - Katolika monaĥino de albana deveno por helpo al malriĉuloj
- Andrej Kolmogorov - Kontribuo al matematiko
- Jean Piaget - Studo de la konada disvolvigo ĉe infano
- Peter Brown - Historio de la grekaj kaj romiaj mondoj
- Carlo Ginzburg - Historio de Eŭropo inter la jaroj 1400 - 1700
- Ŝinja Yamanka - Scienco kaj esploro de praĉelo
- Thomas Nigel - Filozofio de Moralo
- Emmanuel Levinas - Filozofio
- Rosalyn Higgins - Internacia juro ekde 1945
- Eric Hobsbawm - Eŭropa historio ekde 1900
- James Selos Ackerman - Historio de Arkitekturo
- Samuel Noah Eisenstadt - Sociologio
- Anthony Grafton - Historio
- Edward Shills - Sociologio
- Patro Pierre - Kontribuo al paco kaj homaj rajtoj
- Carlo M. Cipolla - Ekonomia Historio
- Paul Ricoeur - Hermeneŭtiko
- Joel Mokyr - Ekonomia Historio