Saltu al enhavo

Prezidanto de Benino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Patrice Talon
Prezidanto de Benino
Komenco de oficeco 16-a de aprilo 2016
Vicprezidanto Mariam Chabi Talata
Antaŭulo Yayi Boni
Biografiaj datoj
Naskiĝo la  1-an de majo 1958 (nun 1958-05-01) (66‑jara) en Ouidah
Nacieco benina
Vidu ankaŭ biografian portalon
vdr

Prezidanto de Benino estas ŝtatestro de Benino, eksa Dahomejo. Li estas kaj ŝtatestro kaj reganto de la registaro. La prezidanton oni elektas por kvinjara periodo. Por venko, la kandidato devas havi absolutan plejmulton, pli ol 50 % el la voĉoj. Se necesas, oni aranĝas duan baloton. Laŭ la nuna konstitucio unu prezidanto povas servi maksimume du periodojn.

Ŝtatestroj de Dahomey kaj Benino

[redakti | redakti fonton]
  • Hubert Maga 1960 – 1963, prezidanto
  • Christophe Soglo 1963 – 1964 reganto de provizora registaro
  • Sourou-Migan Apithy 1964 – 1965 prezidanto
  • Justin Ahomadegbé 1965 provizora prezidanto
  • Tahirou Congacou 1965 provizora prezidanto
  • Christophe Soglo 1965 – 1967 prezidanto
  • Jean-Baptiste Hachème 1967 reganto de revolucia konsilio
  • Maurice Kouandété 1967 ŝtatestro
  • Alphonse Alley 1967–1968 ŝtatestro
  • Émile Derlin Zinsou 1968–1969 prezidanto
  • Paul-Émile de Souza 1969 – 1970 reganto de prezidanta konsilio
  • Hubert Maga 1970 – 1972 reganto de prezidanta konsilio
  • Justin Ahomadegbé 1972 reganto de prezidanta konsilio
  • Mathieu Kérékou 1972 – 1991 prezidanto
  • Nicéphore Soglo 1991 – 1996 prezidanto
  • Mathieu Kérékou 1996 – 2006 prezidanto
  • Yayi Boni 2006 – 2016 prezidanto
  • Patrice Talon 2016 – prezidanto.