Prezidanto de Demokratia Respubliko Kongo
Aspekto
Prezidanto de Demokratia Respubliko Kongo | ||
---|---|---|
Joseph Kabila | ||
pozicio publika posteno | ||
prezidento de la respubliko • ŝtatestro | ||
Komenco | 15-a de aŭgusto 1960 vd | |
Lando(j) | Demokratia Respubliko Kongo vd | |
Prezidanto de Demokratia Respubliko Kongo (antaŭe prezidanto de Respubliko Kongo kaj prezidanto de Zaire) estas ŝtatestro de Demokratia Respubliko Kongo. Ĉar Demokratia Respubliko Kongo estas duonprezidanta ŝtato, la ĉefo de ĝia registaro estas ĉefministro sed la prezidanto havas politikan forton pli ol ĉefministro. La prezidanto elektas la ĉefministron. La prezidanto estas elektata por kvinjara periodo. Oni povas elekti saman prezidanton por du periodoj. La oficloĝejo de la prezidanto estas Palais de la Nation en Kinshaso.
Prezidantoj
[redakti | redakti fonton]- Joseph Kasavubu (1960–1965)
- Joseph Désiré Mobutu, Mobutu Sese Seko (1965–1997)
- Laurent-Désiré Kabila (1997–2001)
- Joseph Kabila (2001–2019)
- Félix Tshisekedi (2019).