Priekule
Priekule | ||
germane Preekuln | ||
Urbo | ||
Sveda pordego de iama grandbieno, la urba simbolo
| ||
|
||
Lando | Latvio | |
---|---|---|
Municipo | Dienvidkurzeme "Suda Kuronio" | |
Historia regiono | Kuronio | |
Rivero | Virga, Dobeļupe | |
Koordinatoj | 56° 26′ 39″ N 21° 35′ 42″ O / 56.44417 °N, 21.59500 °O (mapo) | |
Areo | 5,4 km² (540 ha) | |
Loĝantaro | 1 851 (29.01.2021) | |
Denseco | 342,78 loĝ./km² | |
Urborajtoj | 1928 | |
Horzono | EET (UTC+2) | |
- somera tempo | EEST (UTC+3) | |
Poŝtkodo | LV-3434 | |
| ||
| ||
Vikimedia Komunejo: Priekule | ||
Retpaĝo: priekule.lv | ||
Priekule - jen latve, historie ankaŭ germane Preekuln aŭ Prekuln - estas urbo en Latvia historia regiono Kuronio, en la sudokcidento de Latvio. Ĝi apartenas al distrikto Dienvidkurzeme kaj situas en suda parto de la distrikto. La distancoj al la plej gravaj centroj estas 30 km de Grobiņa, 42 km de Liepāja kaj 196 km de Rigo.[1] Laŭ la stato de la jaro 2024 en la urbo vivis 1 810 personoj sur areo de 5,42 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 334 loĝantoj/km².
Historio
[redakti | redakti fonton]Ĝis la 13-a jarcento, en Priekule situis kurona kasteltumulo.
En 13-a jarcento la teritorio estis konkerite fare de la krucistoj, kreante la regnon de la germanlingva Livonia Ordeno. Grandbieno de nomo Preekuln unue estis menciita en skribaĵoj en 1483. Post la Livonia Milito, Priekule estis inkluditaj en la establita, same germanlingva Duklando Kuronio kaj Zemgalio en 1562.
Ĉirkaŭ 1680, malgranda ŝtonpreĝejo estis konstruita. Laŭ la rakonto, Johansons, forĝisto de la grandbieno, flugis de la preĝeja turo kun memfaritaj flugiloj. Li estis juĝita kaj bruligita ĉe Grobiņa kastelo pro tia blasfemo.[2]
En 1795, la Duklando estis integrigita en la Rusia Imperio, kaj en 1797 ĝi integriĝis en la Kuronian provincon.
Priekule iĝis pli granda setlejo post 1871, kiam la fervojo Liepāja-Vilno-Romni estis konstruita tra la grandbiena lando. Post la Sendependiĝo Milito (1918-1920), Priekule estis inkludita en la lastatempe establita Respubliko de Latvio. En 1928 Priekule akiris urborajtojn.
Dum la Dua Mondmilito en 1944, peza batalado okazis en la najbareco de Priekule. Proksime de la urbo estas la plej granda sovetia frata tombejo en Latvio kun pli ol 23,000 entombigoj.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La urbo situas en la Okcidenta Kuronia altebenaĵo sur la dekstra bordo de la rivero Virga.[3]
Averaĝa temperaturo estas -4,5°C en januaro kaj +16,5°C en julio. Da precipitaĵo falas 800-850 mm jare.[3]
Transporto
[redakti | redakti fonton]La antaŭa fervoja linio al Liepāja estis disfaligita, sed al Litovio ne plu estas uzata.
La ĉefa aŭtovojoj de urbo estas P114 (Ilmāja-Priekule-Litovio) kaj P135 (Priekule-Vaiņode), lokaj vojoj estas V1211 (Priekule-Kalēti), V1201 (Priekule-Virga) kaj V1206 (Priekule-Durbe).
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Ŝanĝo de loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Homoj | Jaro | Homoj[2][4] |
---|---|---|---|
1939 | 1300 | 2000 | 2540 |
1969 | 4800 | 2021 | 1823 |
Etna strukturo
[redakti | redakti fonton]Jaro | Homoj kune | Latvoj | Rusoj | Belorusoj | Ukrainoj | Poloj | Litovoj | La cetero[4] |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
2000 | 2540 | 1952 (77%) | 147 (6%) | 31 (1%) | 58 (2%) | 15 (1%) | 315 (12%) | 22 (1%) |
2021 | 1823 | 1444 (79%) | 84 (5%) | 21 (1%) | 51 (3%) | 8 (0%) | 207 (11%) | 8 (0%) |
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Lutera preĝejo
- Iama grandbieno kun observejo kaj Sveda pordego
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Lutera preĝejo.
-
Iama grandbieno.
-
Grandbiena observejo.
-
Rivero Virga.
-
Malsanulejo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Toponavi.com. Distancoj
- ↑ 2,0 2,1 Latvijas PSR Mazā Enciklopēdija - Latva Malgranda Enciklopedio, v. 3, p. 81.
- ↑ 3,0 3,1 Latvijas ģeogrāfijas atlants - Latvia geografia atlaso. "Jāņa sēta", 2020
- ↑ 4,0 4,1 stat.gov.lv