Saltu al enhavo

Primico

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Primico en Osterberg, Bavario, Germanio,

En kristanismo, la primico[1] (latine prīmitiae) estas la unua meso, kiun nova kristana sacerdoto faras.

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

En romkatolikismo, la nova sacerdoto faras sian unuan meson kelkajn tagojn post sia sacerdotiĝo. Tio okazas en la seminario aŭ (por monaĥoj) la monaĥejo. En la Prakatolika Eklezio, tamen, la primico tipe okazas en la kirka komunumo en kiu la nova sacerdoto aktivas. La primico estas ankaŭ grave rigardata en kelkaj eklezioj de anglikanismo.

Ĝis la 20-a jarcento, la primico estis festata simile al nuptoj: ĝi estis la ĉeffesto de la vivo de sacerdoto, kiu ne rajtis edziĝi. La primicedzino (germane Primizbraut), la “spirita novedzino”, blanke vestita virino, donis la primickronon al la nova sacerdoto.

La primica prediko estas farata ordinare de alia sacerdoto, ordinare amiko de la nova sacerdoto. Doni la primican predikon estas granda honoro. Dum la premico, la nova sacerdoto ricevas robon, kalikon, kaj aliaj ritaĵojn. Dum la primico, la nova sacerdoto faras la primican benon. Tiu beno estas rigardata kiel speciale efika.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]