Princo Laurent de Belgio
Laurent, Princo de Belgio (plennome Laurent Benoît Baudouin Marie de Belgique; naskita la 19-an de oktobro 1963, en Château du Belvédère en Bruselo, Belgio) estas la filo de la antaŭa Reĝo de Belgio, Alberto la 2-a kaj Reĝino Paola, kaj la frato de Filipo, la nuna Reĝo de la Belgoj.
Princo Laurent havas armean edukadon, sed plej interesiĝas pri bestoj kaj la medio. Li havas sian propran fondaĵo kiu laboras por endanĝeritaj bestoj. Laurent estis membro de la Senato de Belgio de 2000 ĝis 2013.
Antaŭe, princo Laurent estis la sekva en la vico al la trono post sia pli maljuna frato, princo Filipo, sed kiam la konstitucio estis ŝanĝita por permesi inan sinsekvon, li estis preterpasita fare de lia pli maljuna fratino, princino Astrid. Hodiaŭ (2013) princo Laurent estas numero 11 en la sinsekvo [1].
La 12an de aprilo 2003, la princo geedziĝis kun brit-belga Claire Coombs. Ili havas tri infanojn:
- Princino Louise de Belgio (naskita 2004)
- Princo Nicolas de Belgio (naskita 2005)
- Princo Aymeric de Belgio (naskita 2005)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ «Wat als koning Filip iets overkomt?», De Standaard, 18. juli 2013. Lest 11. april 2015.