Prociono (genro)
Aspekto

Prociono (Procyon) estas genro de ĉiomanĝantaj mamuloj, kiuj havas maskosimilan malhelan makulon ĉirkaŭ la okuloj kaj ĉe la vangoj. Ĝi enhavas tri speciojn:
- Procyon lotor - la Ordinara prociono aŭ lav-urso de Nordameriko (nun ankaŭ establiĝinta en iuj partoj de Eŭropo kaj Azio)
- Procyon cancrivorus - la Krabomanĝa prociono de Sudameriko [1]
- Procyon pygmaeus - la Pigmea aŭ Nana prociono de insulo Cozumel, Meksiko, tre rara, preskaŭ formortinta