Projekta diskuto:Ŝablonoj/Arĥivo3
Saluton. Mi ĵus provis korekti la artikolon Sciuro. Sed la taksonkesto estas la malo de facile uzebla ŝablono. Tial mi proponas, ke ni finfine decidu, ĉu la lasta ebeno de la taksonoj estu montrata kiel en la germana, la sorabaj kaj multaj aliaj vikipedioj aŭ laŭ la nederlanda skemo fakte forestu. Kombino de ambaŭ ŝajnas al mi tute malebla. Mi mem preferas la pli disvastiĝintan sistemon, kie la lasta ebeno samtempe koincidas kun la temo de la koncerna artikolo. La nuna maniero estas tro erariga, precipe por nefakuloj.
- Mi ne vere komprenas, ĉu vi povas montri ekzemplojn ? Amike. --pino 20:44, 28 Nov. 2011 (UTC)
Krome mi proponas kunfandigon de la ŝablonoj {{Taksonomio}} kaj {{Taksonomio korektita}}, uzante alternativajn parametrojn. Por tio devus esti kreata proveja ŝablono, ĉu ne? Eble ni eĉ uzu la okazon krei apartajn parametrojn por la sciencaj nomoj de la diversaj taksonoj. Amike --Tlustulimu 16:37, 28 Nov. 2011 (UTC)
- Mi tradukis ŝablonajn parametrojn, kiuj estis devene en la angla kaj poste perrobote korekti la novajn en la malnovaj ŝablonoj en paĝoj. Bedaŭrinde neniu robotisto faris tion. Petr Tomasovsky 18:43, 28 Nov. 2011 (UTC)
- Jes, nun se roboto povus anstaŭigi taksonomio per taksonomio korektita estus bone. --pino 20:44, 28 Nov. 2011 (UTC)
- Saluton, Pino. Mi proponis kunigon de la du taksonomiaj ŝablonoj, nenion pri iu anstataŭigo. Ĉu vi scias, kiel funkcias alternativaj parametroj? Se ne, mi povus eble iomete klarigi tion. Amike --Tlustulimu 15:42, 29 Nov. 2011 (UTC)
- Saluton, Tlustulimu. Via ideo en Diskuto:Sciuro por la linio de "Genro"" estus ege interesa. Mi ne scias, kiel funkcias alternativaj parametroj sed mi ne vidas ankaŭ kion konservi en taksonomio, ne estas tre logika konservi anglajn parametrojn. Amike --pino 15:57, 29 Nov. 2011 (UTC)
- Saluton, Pino. Ĉar mi nun havas maltro da tempo, mi okupiĝos pri la proveja ŝablono je la sekvonta semajnfino resp. semajno. Ĉu bone? --Tlustulimu 12:58, 1 Dec. 2011 (UTC)
- Saluton, Tlustulimu. Via ideo en Diskuto:Sciuro por la linio de "Genro"" estus ege interesa. Mi ne scias, kiel funkcias alternativaj parametroj sed mi ne vidas ankaŭ kion konservi en taksonomio, ne estas tre logika konservi anglajn parametrojn. Amike --pino 15:57, 29 Nov. 2011 (UTC)
- Saluton, Pino. Mi proponis kunigon de la du taksonomiaj ŝablonoj, nenion pri iu anstataŭigo. Ĉu vi scias, kiel funkcias alternativaj parametroj? Se ne, mi povus eble iomete klarigi tion. Amike --Tlustulimu 15:42, 29 Nov. 2011 (UTC)
- Jes, nun se roboto povus anstaŭigi taksonomio per taksonomio korektita estus bone. --pino 20:44, 28 Nov. 2011 (UTC)
Ŝablonoj de IPulo
[redakti fonton]Saluton. Mi ĵus vidis, ke IPulo kreis tri novajn ŝablonojn. Temas pri la jenaj:
- {{Argumento}}
- {{Kritiko sekcio}}
- {{Sekcio-difuso}}
Strangas nur, ke li komentis angle, kvankam ĉiuj tri ŝablonoj enhavas esperantan tekston. Ĉu ni bezonas la ŝablonojn? Se ne, ni ja prefere forigu ilin, por ke la neuzitaj resp. neuzeblaj ŝablonoj ne plimultiĝu. Ni jam havas tro da ĥaoso. --Tlustulimu (diskuto) 17:08, 5 Okt. 2012 (UTC)
- Por: Mi konsentas, ni forigu ilin. Ili ne estas uzataj kaj estas lingve eraraj kaj neklaraj. Mi volis meti ilin al la forigendaj artikoloj, sed vidis, ke ĉi tie oni jam diskutas pri la afero. – Umbert' (diskuto) 14:47, 6 Okt. 2012 (UTC)
- Saluton, Umbert' Ĉar neniu kontraŭis la proponon je forigo, mi ĵus forigis ĉiujn tri ŝablonojn. --Tlustulimu (diskuto) 17:04, 12 Dec. 2012 (UTC)
Ŝablono:Informkesto oceano kaj Ŝablono:Informkesto maro
[redakti fonton]Saluton. Ĉar la ŝablonoj {{Informkesto oceano}} kaj {{Informkesto maro}} estas uzataj por sufiĉe similaj aferoj, mi proponas kunigi ilin jene:
- Testado, ĉu la kodo de {{informkesto oceano}} taŭgas por {{Informkesto maro}}.
- Fakte tio jam okazas per {{informkesto maro/provejo}}, kiu momente estas alidirektilo al {{informkesto oceano}}, dum ke testo estas en {{informkesto maro/testoj}}.
- Kopiado de la kodo el {{informkesto oceano}} al {{informkesto maro}}.
- Ŝanĝo de {{informkesto oceano}} en alidirektilon al {{informkesto maro}}. La lasta ne perdu sian historion. Krome ĝia titolo estas pli ĝenerala.
- Rearanĝado de la dokumentado, tiel ke en {{informkesto maro/dokumentado}} restu la nuna teksto. Do, nur estu aldonata la ekzemplo el {{informkesto oceano/dokumentado}} kaj la aldonaj parametroj.
- Mikso de la intervikiaj ligiloj de ambaŭ ŝablonoj. Tion mi ŝatus mem aranĝi, ĉar tio estas eventuale sufiĉe tikla.
Kion vi pensas pri la propono? Se dum la sekvaj tagoj, neniu reagos ĉi tie, eble pro neintereso aŭ eĉ nekompreno pri detaloj, mi realigos la tuton. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 17:20, 14 Dec. 2012 (UTC)
- Mi vidas neniun problemon rilate al la ideo de kunigo kaj teknike vin fidas. --KuboF (diskuto) 20:29, 17 Dec. 2012 (UTC)
- Farite Mi ĵus faris la tuton. Por ke robotoj ne metu la intervikiajn ligilon en {{informkesto maro}}, mi protektis ĝin. La intervikiaj ligiloj ja staras en la dokumentado. --Tlustulimu (diskuto) 11:42, 18 Dec. 2012 (UTC)