Projekto:VikiPrintempo COE 2023/Partoprenu
Aspekto
Reguloj
Atentigo: La konkurso estis plilongigita ĝis la 30-a de Junio!
Resumo: Novaj aŭ plilongigitaj artikoloj, pri Centra kaj Orienta Eŭropo (en vasta senco), en Vikipedio kaj Vikivojaĝo, bona kvalito, redaktitaj inter la 21-a de Marto 2023 0:00 kaj la 31-a de Majo 30-a de Junio 2023 23:59 UTK, ne listo, en Vikivojaĝo vi gajnas 2-oble da poentoj.
- Tempo: 21-a de Marto 2023 0:00 ĝis la
31-a de Majo30-a de Junio 2023 23:59 UTK (inklude). - Temo: pri Centra kaj Orienta Eŭropo (landoj Albanio, Armenio, Aŭstrio, Azerbajĝano. Belorusio, Bosnio kaj Herzogovino, Bulgario, Ĉeĥio, Estonio, Grekio, Hungario, Kartvelio, Kazaĥio, Kipro, Kroatio, Latvio, Litovio, Malto, Moldavio, Montenegro, Nord-Makedonio, Pollando, Rumanio, Rusio, Slovakio, Slovenio, Turkio kaj Ukrainio, la teritorioj Baŝkirio, Tatario kaj Don-regiono, la komunumoj Erzja, Krim-tatara kaj Soraba kaj la teritorioj kun disputata statuso Abĥazio, Ĉednestrio, Kosovo, Krimeo, Montara Karabaĥo kaj Sud-Osetio).
- Esperanto: akceptata, sed devas rilati al la regiono.
- Vikiaj kriterioj: artikoloj plenumas kutimajn kriteriojn; specife en Vikipedio temas pri menciindaj temoj; en Vikivojaĝo estas verkitaj juste.
- Lingva nivelo: lingva stilo estas natura kaj flue legebla, ne enhavas multajn gramatikajn, literumajn kaj similajn erarojn.
- Tradukoj: akceptataj (inklude reviziitajn maŝinajn tradukojn).
- Listoj: neakceptataj.
- Poentoj:
- Se la artikolo estas frazlibro en la Vikivojaĝo, de ĝia grandeco estas unue dekalkulitaj 10 000 bitokoj (kio respondas al norma skeleto de frazlibro).
- Vikipedio: 1 poento kontraŭ 1 000 bitokoj.
- Vikivojaĝo: 2 poentoj kontraŭ 1 000 bitokoj.
- Poentoj de Vikipedio kaj Vikivojaĝoj sumiĝas.
- Se artikolo parte ne plenumas iujn suprajn kriteriojn, organizanto donos poentojn laŭ procentaĵo de artikolo, kiu plenumas la kriteriojn (laŭ sia takso).
- Organizantoj: rajtas partopreni; ne ricevas premion.
Listo de partoprenantoj
[redakti fonton]Aldonu vin kaj viajn artikolojn:
- venu al la Vikimedia Stirpanelo de la konkurso
- en la supra dekstra parto de la Stirpanelo alklaku la butonon "Ensaluti" (kiam vi metas kursoron al ĝi, ĝi ŝanĝiĝos al "Ensaluti kun Vikipedio"
- konfirmu ensaluton per la butono "Allow" ("Akcepti"); la sistemo vin aŭtomate revenigos al la Stirpanelo
- en la parto "Miaj artikoloj" alklaku la butonon "Asigni artikolon al mi"
- en la nove aperinta ŝprucfenestro aldonu titolon de la artikolo aŭ ĝian retadreson kaj konfirmu per klako al la butono "Asigni"
- kontrolu, ke vi estas en la listo de konkursantoj