Projekto Ave Maria
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Ave Maria (Florido) kaj Ave Maria. |
Project Hail Mary | |
---|---|
literatura verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Andy Weir |
Lingvoj | |
Lingvo | angla lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 4-a de majo 2021 |
Ĝenro | sciencfikcio |
Honorigoj | Seiun Award for Best Translated Novel |
Projekto "Ave Maria" (angle Project Hail Mary) - estas sciencfikcia romano de usona verkisto Andi Vea, eldonita en 2021 jaro. La romano estis la tria en bibliografio de la aŭtoro.
La romano okazis en la proksima estonteco, kaj la teknologia nivelo de la teranoj en la romano estas egala al la nivelo de teknologia evoluo samtempa al la tempo de la verkado de la romano. La ĉefa fantazia supozo (unuĉela vivoformo kapabla akumuli grandan kvanton da energio) venis el la neeldonita romano "Ĵeko (ru)" (angle Zhek) (2014-2016).
La aŭdioversion de la libro tralegis Rej Porter (en). La rajtojn por filmigo de la romano aĉetitis filmentrepreno MGM. La scenaron laŭ la romano devis verki Drju Goddard (en) - la aŭtoro de scenaro de filmo "Marsano" laŭ la unua romano de Andi Vea. Oni anoncis, ke la ĉefrolon ludos Rajn Gosling.
La romano ricevis plej parte laŭdajn opiniojn de recenzistoj. Ĝi estis multfoje nomumita kaj ricevis multajn literaturajn premiojn. La libro ĉeestis en multaj furorlistoj inter la plej vendataj sciencfikciaj romanoj.
Intrigo
[redakti | redakti fonton]Roluloj
[redakti | redakti fonton]Laŭ opinio de plej parto de literaturaj kritikistoj, nur tri roluloj de la romano havas profunde kaj detale verkitajn rolojn. La aliaj roluloj estas prezentitaj skemece, primitive kaj virtuale[1].
- Astrofaĝoj (angle Astrophage) - estas mikroorganismo simila al unuĉelaj algoj aŭ ŝimo. Astrofaĝoj vivas sur surfaco de astroj kaj sinnutras per elektromagneta radiado. Astrofaĝoj produktas infraruĝan radiadon je longeco de ondoj 25,984 mikrometroj. La radiadon registras sciencistoj, kio permesas trovi astrofaĝojn en la kosma spaco. La ideo de astrofaĝoj estas posteaĵo de ideo de la "nigra materio", kian Andi Vea uzis en la ne eldonita romano "Ĵek". En ambaux okazoj estas uzata kolekto de granda kvanto da energio per sorbo de elektromagneta radiado. La eco en ambaŭ verkoj estas ekspluatata por hejtaĵo de rakedoj[2].
- Rajland Grejs (angle Ryland Grace) - estas la ĉeffiguro de la romano. Li estas iama molekula biologo, kiu edukas en mezlernejo natursciencojn. Eva Stratt invitis lin studi la astrofagojn. Legantoj kaj recenzistoj ofte komparis Grejs kun Marko Ŭotni (la ĉefrolulo de La unua romano de Andi Vea "La Marsano"). Rajland Grejs estas speco de antipodulo Marko Ŭotni: Ŭotni estas tre motivita heroo, kiu dum la preparo por kosmoflugo "venkis 10 000 aliajn kandidatojn" kaj pruvis, ke li estas "la plej bona el la plej bonaj, absolute la plej bona en sia fako"; Grejs estas simpla lerneja instruisto kun alta eduknivelo, sed malproksimas de heroeco. La elekto de la ĉeffiguro estis pripensita paŝo: "Mi volis iun kiu estus pli ordinara persono" - komentis Andi Vea en intervjuo[3]. Rajland Grejs ту havas inklinon al konfliktoj kaj ŝatas resti en sekureco. Ĝuste la senkonflikteco puŝis lin rifuzi karieron de sciencisto, ĉar scienca konflikto estas grava motoro de evoluo de scienco. Li elektis profesion de lerneja instruisto, ĉar lernantoj obeas lin kaj ilia junaĝo savas de konfliktoj. Rajland Grejs dum certa momento montras sian malkuraĝecon[4].
- Rokki (angle Rocky) - aliplanedano el la stelsistemo 40 Eridano. Al civilizacio de Rokki minacas astrofago. Kosmoŝipo de Rokki renkontas la teran kosmoŝipon «Ave Maria» pilotata de Rajland Grejs. La aliplanedano kaj la terano amikiĝas kaj kune superas aperantajn malfacilaĵojn. Rokki estas araneoforma racieca estaĵo, kies korpo estas enfermita en kirason, havas hidrargan sangon. Li spiras per ammoniako kaj atmosfero de lia planedo havas premon 29-e pli grandan ol la tera[5].
- Eva Stratt (angle Eva Stratt) - estas la estrino de esplorgrupo de UN. Ŝi havas eksterordinarajn rajtojn por esplori kaj kontraŭstari astrofaĝojn, kaj realigi projekton «Ave Maria». La prototipo de Eva Stratt aperis romano "Ĵek", kie ankaŭ ĉeestis grava geroino, havanta eksterordinaran plenpovon[6]. angle Lawrence De Maria, la revuanto de Washington Independent Review of Books (en), konjektis, ke verkante rolon de Eva Stratt Andi Vea imagis aktorinon Sigourney Weaver[1].
- Jao Li-Ĝi (angle Yáo Li-Jie) - estas kosmoŝipestro de «Ave Maria», kiu mortis dum vojaĝo al Taŭ Baleno.
- Olesja Iluĥina (angle Olesya Ilyukhina) - estas rusia kosmonaŭto, inĵeniero de kosmoŝipo «Ave Maria», mortinta dum vojaĝo al Taŭ Baleno.
- Doktoro Lokken (angle Dr. Lokken) - estas norvegia sciencistino, proponinta uzi artefaritan graviton, surbaze de centrifuga forto, por kosmoŝipo «Ave Maria».
- Dmitrij Komorov (angle Dimitri Komorov) - rusia sciencisto, inventinta la «motoron de turnado» (angle spin drive), uzantan astrofaĝojn. La motoro de turnado estas movigilo de kosmoŝipo «Ave Maria».
- Stiv Ĥetĉ (angle Steve Hatch) - sciencisto el Universitato de Brita Kolumbio, inventinto de interstelaj aŭtomataj transportiloj «Skarabo» kaj fano de muzika grupo The Beatles.
- Martin Djubua (angle Martin DuBois) - estas usona sciencisto, triobla habilita doktoro (pri biologio, kemio kaj fiziko), ano de baza ŝipanaro de kosmoŝipo «Ave Maria». Li mortis sur Tero pro eraro dum eksperimento ku astrofaĝoj.
- Doktoro Enni Ŝapiro (angle Dr. Annie Shapiro) - estas usona sciencistino, «la plej talenta sciencistino pri kunigo de proteinoj», ano de duobla ŝipanaro de kosmoŝipo «Ave Maria». Ŝi mortis sur Tero pro eraro dum eksperimento ku astrofaĝoj.
- Robert (Bob) Redell (angle Robert Redell) - estas eksperto pri suna energio el Nov-Zelando, arestita pro ŝtelo da kelkaj milionoj dolaroj kaj morto de 7 teknikistoj, inventanto de rimedo de rapida multobligo de astrofaĝoj kaj ludmaniulo.
- Fransua Leklerk (france François Leclerc) - estas franca klimatologo, kiu inventas rimedojn bremsi klimatajn ŝanĝojn, provokitajn per malaltiĝo de suna radiado. Li proponis eligi metanon, konservitan en antarkta glacikampoj, per uzo de nuklea armilo.
Enhavo
[redakti | redakti fonton]Unu el gravaj trajtoj de la romano estas paralela rakonto: ĉefrolulo malkovras por si mondon, ĉirkaŭanta lin, kaj samtempe po iom rememoras eventojn, kiaj kondukis lin al la sistemo de Taŭ Baleno[7].
Rajland Grejs vekiĝas en kajuto de kosmoŝipo. Laŭmezure, kiel memoro revenas, li rememoras kial kaj kiel maniere li okazis en la kosmoŝipo. Dank al ĉeno de liaj rememoreroj leganto ekscias, ke la Tero staras ĉe sojlo de tuttera katastrofo pro falo de lumeco de la Suno. Evidentiĝis, ke sur faco de la stelo enloĝis unucela formo de vivo, kia absorbas energion, emisiitan de la Suno. La vivaĵa formo ricevis titolon «astrofago» - traduke de la greka signifas «manĝanto de steloj». Samtempe okazas, ke lumeco de ĉiuj steloj, apudaj al la Suna sistemo, la same malaltiĝas, krom Taŭ Baleno. Teranoj sendas interstelan kosmoŝipon «Ave Maria», kia devas atingi Taŭ Balenon kaj malkovri kialojn, prokiaj la stelsistemo evitis astrofagan malsanon. Grejs trafis la kosmoŝipon kontraŭ sia volo: hazarda genetika mutacio igis lin unu el tri teranoj, esperantaj travivi medikamentan komaton. Malgraŭ ĉeesto de la sama mutacio, liaj samŝipanoj mortis dum la kosmoflugo kaj la eksa sciencisto kaj lerneja instruisto okazas sola viva terano.
Baldaŭ post elkomatiĝo kaj supero de unuaj malfacilaĵoj, ligitaj kun konscio de sia stato (sola homo en ne konata kosmoŝipo, ĉeesto de kadavroj de kosmoŝipa inĝeniero kaj ŝipestro, estanto en fremda stela sistemo ktp), Rajland Grejs trovas, ke en stelsistemo Taŭ Baleno ĉeestas ankoraŭ unu interstela ŝipo. La ŝipo de fremduloj estas multe pli granda ol la tera kaj ĝia teamo tuj provas kontakti la teranon. Dum la kontaktado Grejs malkovras, ke renkontita de li intelekthava formo de vivaĵo evoluis en kondiĉoj tre diferencaj de la teraj. Vivaĵoj el stelsistemo 40 Eridano (ĝuste de tie venis aliplaneda kosmoŝipo) estas aranesimilaj kun firma kiraso kaj hidrargoza sango. La aliplanedanoj spiras per amoniako kaj ilia atmosfero havas premon je 29 foje pli granda ol la Tera, kaj la atmosfero absorbas stelan radiadon en videbla diapazono de spektro. La kondiĉoj rezultis, ke la vivaĵoj estas blindaj, sed havas povon eĥolokalizi. La nivelo de teknika evoluo de eridanoj (tiel Grejs titois la aliplanedanojn) estas simila al la teknika nivelo de teranoj, tamen ne estas tute kongrua. Ekzemple, eridanoj ne inventis komputilojn, ili ne malkovris ĝeneralan teorion de relativeco, sed samtempe superas teranojn en materiala scienco. Eridanoj renkontis problemon de astrofagoj kaj kunkludis simile al la teranoj kaj sendis ekspedicion en stelsistemon Taŭ Baleno.
Universo de la romano
[redakti | redakti fonton]La romano estas la unua farita de Andi Vea, en kia ĉeestas ekstertera vivo. Laŭ ideo de la romano, diversaj formoj de vivo havas unu fonton, kvankam ila evoluo estas diversa. Tamen la diversaj formoj estas kunigitaj per biologia genezo. En la romano estas prezentitaj kvar biologiaj formoj: la vivo evoluinta sur la Tero; la inteligenta vivo evoluinta sur la 40 Eridano; astrofaĝoj, movantaj de stelo al stelo; mikroorganismoj, ĉasantaj astrofaĝojn[8].
Aŭstria astronomo Florian Freistetter (de) rimarkis, ke en universo de la romano estas sukcese miksitaj la biologio kaj la astronomio[9].
La dua (post teranoj) intelegenta formo de vivo, prezentita de Andi Vea, evoluis sur planedo 40 Eridano A b (la alia titolo de la planedo estas HD 26965 b). La aŭtoro de la romano baziĝis sur datumoj, kiaj estis konataj al sciencistaro al momento de virko de la romano: ekzoplanedo, kies maso supozeble estas 8,47 de masoj de la Tero; ties sidera jarturno ĉirkaŭ oranĝkolora nano 40 Eridano A daŭras dum 42,7 teraj diurnoj[10]. Ecoj de la orbito de planedo 40 Eridano A b estas kaŭzo, ke la planedo ricevas proksimume je 9-oble pli multe da energio ol La Tero de la Suno. Laŭ opinio de la aŭtoro akvo estas la fundamento de ĉia vivo, kaj por la akvo ne bolu en kondiĉoj de 40 Eridano A b, li inventis la planedan atmosferon kun forta premo kaj granda denso. La atmosfero estas riĉa per amonio, kia estas bazo de spirado por vivaĵoj loĝantaj sur la planedo. La granda denso kaj konsisto de la atmosfero kaŭzis malaltan optikan permeablon, kio siavice, kaŭzis aperon de intelegentaj vivaĵoj sen vidpovo, tamen kun eĥolokalizo, anstataŭiganta vidpovon[8].
Teknologia nivelo de teranoj pli-malpli konformas al la nivelo de periodo de verko de la romano (2015-2019 jaroj). Ĝenerala politika mondsituacio proksimume koincidas al la jaroj. Kompare kun antaŭaj romanoj sufiĉу vaste estas prezentitaj sciencistoj el diversaj landoj. Ekzemole, la romano komenciĝas per eltrovo de rusia sciencistino Irina Petrova, laborinta en observatorio Pulkovo[11].
Kreado kaj eldono
[redakti | redakti fonton]Vendado
[redakti | redakti fonton]Sonversio
[redakti | redakti fonton]Tradukoj
[redakti | redakti fonton]Kritiko kaj taksado
[redakti | redakti fonton]“ | La romano, verŝajne, estas la plej optimismeca libro pri apuda estonteco, el eldonitaj dum lastaj jaroj. Ties optimismo kaj fido al homa racio superas plej multon da mankoj de la libro. | ” |
—Artjom Kiselik, revuanto de revuo «Mondo de Fikcio (ru)»[12] |
Taksado de legantoj |
Ĝenerale la romanon alte taksis kaj profesiaj kritikistoj kaj legantoj. Ekzemple, Bill Gejts inkluzivis «Projekton Ave Maria» en kvinopon de plej bonaj libroj, kiajn li tralegis dum 2021 jaro[13]. Barak Obama inter libroj, kinoj, kaj kantoj, kiaj plej plaĉis al li en 2021 jaro, rimarkis «Projekton Ave Maria»[14].
En ranglisto de retejo Goodreads la romano ricevis averaĝan poenton 4,51 el 5 de 525 015 voĉdonantoj[noto 1]. Rezulte de 2021 jaro «Projekto Ave Maria» gajnis en nomumo «Plej bona scienca fikcio» de premio «Goodreads Choice Awards»: por la libro voĉdonis 92 831 el 281 584 partoprenantoj[noto 2][15].
«Projekto Ave Maria» rilatas al «kosma robinsonado», subĝenro de aventura romano, kaj daŭrigas tradicion de «La Marsano»[16]. Samtempe la romano estas speco de industrieca romano, kies intrigo evoluas en kosmo[17].
Premioj kaj nomumoj
[redakti | redakti fonton]Komentoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ por 18-an januaro 2024 jaro
- ↑ la plej apuda konkuranto, romano angle Klara and the Sun, ricevis 56 284 voĉojn, kaj la tria, angle Light of the Jedi, nur 16 980
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 De Maria, Lawrence. Project Hail Mary (angle) (reta fonto). Washington Independent Review of Books (en) (18). Arkivita el la originalo je 2022-01-13.
- ↑ Danis, Sam. Andy Weir Is on a Mission to Create an Unpausable Story (angle) (elektronika). Audible (06). Arkivita el la originalo je 2021-12-13. Alirita 2023-12-21.
- ↑ Estep, Richard. Project Hail Mary Review (angle) (reta fonto). Den of Geek (04). Arkivita el la originalo je 2021-12-14}. Alirita 2023-09-06.
- ↑ Harper, Rachael. Space man: an interview with the Martian author Andy Weir (angle) (elektronika) (2021-05-31). Arkivita el la originalo je 2021-12-14.
- ↑ Wolf, Rob. Andy Weir: Project Hail Mary (angle) (elektronika). New Books Network (10). Arkivita el la originalo je 2021-12-14. Alirita 2023-12-19.
- ↑ Spry, Jeff. Exclusive: 'The Martian' author Andy Weir aims for the stars with new sci-fi thriller 'Project Hail Mary' (angle) (elektroniko). Space.com (06). Arkivita el la originalo je 2021-12-16. Alirita 2023-09-06.
- ↑ Estep, Richard. Andy Weir on Writing a Buddy Cop Story… Set in Space (angle) (elektronika). Den of geek (03). Arkivita el la originalo je 2022-05-13. Alirita 2024-01-27.
- ↑ 8,0 8,1 Katwala, Amit. Andy Weir’s Project Hail Mary is The Martian, again (angle) (elektronika). Wired (04). Arkivita el la originalo je 2022-05-16. Alirita 2023-12-25.
- ↑ Freistetter, Florian. Außerirdische und Klimakrise: Die Buchempfehlungen vom Mai 2021 (germane) (elektronika). Astrodicticum simplex (31). Arkivita el la originalo je 2021-12-14. Alirita 2023-12-25.
- ↑ (2018-10-01) “The first super-Earth detection from the high cadence and high radial velocity precision Dharma Planet Survey”, Monthly Notices of the Royal Astronomical Society (en) (revuo) 480 (2), p. 2411–2422. doi:10.1093/mnras/sty1933. Bibkodo:2018MNRAS.480.2411M. arXiv:1807.07098.
- ↑ Сергиенко (Asta Zangasta), Алексей. Новый роман автора «Марсианина» Энди Вейера (ruse). Хабр (18). Arkivita el la originalo je 2021-12-10. Alirita 2023-09-06.
- ↑ Киселик, Артём. Энди Вейер «Проект “Аве Мария”». НФ в духе оптимизма (ruse) (elektronika). «Mondo de Fikcio (ru)» (16). Arkivita el la originalo je 2022-04-08. Alirita 2023-12-26.
- ↑ Gates, Bill. 5 books I loved reading this year (angle) (elektronika). Gates Notes (22). Arkivita el la originalo je 2022-03-07. Alirita 2023-12-27.
- ↑ Segarra, Edward. Barack Obama shares his favorite music, movies and books from being 'cooped up' in 2021 (angle) (elektronika). USA Today (15). Arkivita el la originalo je 2022-01-01. Alirita 2023-12-27.
- ↑ Best Science Fiction (angle) (elektronika). Goodreads (2021). Arkivita el la originalo je 2021-12-16. Alirita 2024-01-18.
- ↑ Автор «Марсианина» написал новый роман и уже готовится его экранизация (ruse) (elektronika). Фантастика сегодня (07). Arkivita el la originalo je 2021-12-10. Alirita 2024-01-18.
- ↑ Корнацкий, Николай; Уваров Сергей. Ведьмы, тираны, анархисты: чтение не для слабонервных (ruse) (elektronika). Известия (2021-11-03). Arkivita el la originalo je 2021-12-22. Alirita 2024-01-06.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Project Hail Mary (angle) (elektronika). Internet Speculative Fiction Database. Arkivita el la originalo je 2021-10-08. Alirita 2023-09-06.
- Spry, Jeff. Exclusive: 'The Martian' author Andy Weir aims for the stars with new sci-fi thriller 'Project Hail Mary' (angle) (video). Space.com (06). Arkivita el la originalo je 2021-12-16. Alirita 2023-09-06.
- Spry, Jeff. Exclusive: 'The Martian' author Andy Weir aims for the stars with new sci-fi thriller 'Project Hail Mary' (angle) (elektronike). Space.com (06). Arkivita el la originalo je 2021-12-16. Alirita 2023-09-06.