Propozicio
Propozicio estas vortogrupo esprimanta per si mem kompletan opinion.
Kompleta frazo povas konsisti el nur unu propozicio (simpla frazo) aŭ el pluraj propozicioj ligitaj inter si per konjunkcioj, subkunkcioj aŭ interpunkciaj signoj (kompleksa frazo).
Kunordigita propozicio
[redakti | redakti fonton]Kunordigita propozicio estas parto de kompleksa frazo, kiu povus memstare esti frazo. Kutime du kunmetitaj propozicioj estas ligitaj per konjunkcio kaj tiel formas unu kompleksan frazon. Tamen povas ankaŭ esti pli ol du kunordigitaj propozicioj en unu frazo. Kunordigita propozicio kontrastas al subordigita propozicio.
Ekzemple en la frazo "Mi estis ĉe ŝia hejmo, sed neniu alia ĉeestis", estus du kunmetitaj propozicioj: "Mi estis ĉe ŝia hejmo" kaj "neniu alia ĉeestis". Ilin ligas la konjunkcio "sed".
- Kopula propozicio
- Alternativa propozicio
- Adversa propozicio
- Konkluda propozicio
- Klariga propozicio
- Pseŭdo-subpropozicio
- Rekta parolo
Subordigita propozicio
[redakti | redakti fonton]Subordigita propozicio (aŭ subpropozicio) estas parto de kompleksa frazo, kiu anstataŭas iun el la frazelementoj de la ĉefpropozicio (li diris tion → li diris, ke li venos).