Prosper Grech
Aspekto
Prosper Grech | |||||
---|---|---|---|---|---|
Malta kardinalo | |||||
Ceteraj titoloj | Titulara ĉefepiskopo de San Leone (Kalabrio) | ||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 24-an de decembro 1925 en Birgu | ||||
Morto | 30-an de decembro 2019 (94-jaraĝa) en Romo | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Ŝtataneco | Malto vd | ||||
Alma mater | Pontifika Gregoria Universitato Pontifika Instituto Biblia vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | katolika sacerdoto (1950–) universitata instruisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Prosper GRECH [prosper grek] (naskiĝis la 24-an de decembro 1925 en Vittoriosa, mortis la 30-an de decembro 2019) estis malta titulara ĉefepiskopo,[1] teologo kaj kardinalo.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Naskiĝinta en Vittoriosa (Malto) la 24-an de decembro 1925, li iĝis aŭgustena pastro la 25-an de marto 1950.
Profesoro de Teologio en la Papa Teologia Akademio, li estis kreita kardinalo fare de la papo Benedikto la 16-a en la konsistorio de la 18-a de februaro 2012, kun la titolo de Santa Maria Goretti.
Li estas la unua malta kardinalo post la morto de MS-ro Fabrizio Sceberras Testaferrata en 1843.[2]