Protektaj Taĉmentoj de la Virinoj
Protektaj Taĉmentoj de la Virinoj | ||
---|---|---|
milico (2013–) | ||
Komenco | marto 2013 vd | |
Lando(j) | Sirio vd | |
Ideologio | ||
Retejo | Oficiala retejo | |
Protektaj Taĉmentoj de la Virinoj | |
---|---|
Yekîneyên Parastina Jin وحدات حماية المرأة ܚܕܝ̈ܘܬܐ ܕܣܘܬܪܐ ܕܢܫ̈ܐ | |
Jaroj | Aprilo 2013 – nun |
Lando | Memstara Administracio de Norda kaj Orienta Sirio |
Parto de | Siriaj Demokrataj Militfortoj |
Tipo | Milico |
Grandeco | 5 000 (2017) |
Lokiĝo | Roĵavo |
Koloroj | Flava, ruĝa, verda |
Bataloj | Siria Enlanda Milito (2013 – nun) Iraka Enlanda Milito (2014 – 2017) |
Komandestro | Nesrin Abdullah |
La Protektaj Taĉmentoj de la Virinoj (nordkurde Yekîneyên Parastina Jin (YPJ)) estas tutvirina milico aktive en norda Sirio.
YPJ estas parto de la Siriaj Demokrataj Militfortoj (HSD), la oficiala militforto de la Memstara Administracio de Norda kaj Orienta Sirio (MANOS). Ĝi estas la ina ekvivalento de la Protektaj Taĉmentoj de la Popolo (kurde: Yekîneyên Parastina Gel, YPG). Tamen YPJ estas ĉefe asociita kun kurdoj, ĝi enhavas homojn el diversaj etnaj grupoj en MANOS (kurdoj, araboj, asirianoj, turkmenoj kaj tiel plu).
Bataloj
[redakti | redakti fonton]Ekde 2013 en la Siria Enlanda Milito, YPJ kaj YPG batalis kontraŭ diversaj grupoj en norda Sirio, interalie kontraŭ la Islama Ŝtato de Irako kaj Levantenio (IŜIL).
En aŭgusto 2014 YPJ, la Protektaj Taĉmentoj de la Popolo (YPG) kaj la Kurdistana Laborista Partio (PKK) batalis kontraŭ IŜIL en operacio ĉe Monto Sinĝaro. En tiu operacio ili savis kaj protektis ĉirkaŭ 10 000 jezidojn kontraŭ genocidaj atakoj kaj seks-sklavigado de IŜIL.
Dum Operacio Oliva Branĉo, kiu estis turka atako kontraŭ la Efrîn-a Kantono, YPJ batalis kontraŭ tiu turka invado.
Ideologio
[redakti | redakti fonton]Estante parto de MANOS, YPJ batalas ideologie por liberecisma socialismo laŭ la ideoj de Abdullah Öcalan, nome jineologio kaj demokratia konfederaciismo. Tiuj skoloj estas ideologie similaj al la socia ekologio kaj liberecana municipismo de Murray Bookchin.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Rezistaj Taĉmentoj de Sinĝaro (YBŞ)
- Virinaj Taĉmentoj de Jezidujo (YJÊ)
- Protektaj Fortoj de la Popoloj (HPG)
- Internacia Libereca Bataliono (EÖT)
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Mireille Court kaj Chris den Hond, "Utopio meze de la Siria kaoso" en: Le Monde diplomatique (1-a septembro 2017).
- Joaquín Martínez kaj Nikolas Xil Carvalho (trad.), "Roĵavo: lukto kun liberecana substrato" (2015).