Provinco Kunduz
Provinco Kunduz | ||
---|---|---|
Administra unuo/Provinco | ||
![]() | ||
provinco de Afganio [+] | ||
Lando | Afganio | |
Supermara alteco | 379 m [+] | |
Ĉefurbo | Kunduz | |
- koordinatoj | 37° N, 69° O (mapo)36.868.8Koordinatoj: 37° N, 69° O (mapo) | |
Akvokolektejo | 8 040 km² (804 000 ha) [+] | |
Areo | 8 040 km² (804 000 ha) [+] | |
Loĝantaro | 820 000 [+] (2002) | |
Denseco | 101,99 loĝ./km² [+] [+] | |
Horzono | UTC+04:30 [+] | |
ISO 3166-2 | AF-KDZ | |
![]() |
||
Provinco Kunduz | ||
![]() |
||
Kunduz (ankaŭ Kundus aŭ Qhunduz) estas provinco en la nordoriento de Afganio. Provinca ĉefurbo estas la samnoma urbo Kunduz. La teritorio havas 978 000 loĝantojn.[1]
La provinco ĉefe loĝiĝis fine de la 19-a jarcento, dum la regotempo de ĥano Ŝer Ĥan Naŝir. La ĥano tiutempe ankaŭ fondis grandan kotonokompanion, kiu kaŭzis ke la provinco ĝis la sovetunia invado de la lando estis la plej riĉa de Afganio. Ĉirkaŭ la urbo Kunduz nuntempe kultiviĝas kotono, rizo, maizo, tritiko kaj melonoj. Krome laŭ iuj informoj en la provinco ankaŭ kultiviĝas papavo el kiu produktatas opio.
La infrastrukturo de la regiono tre suferis pro la regado de la Talibanoj kaj daŭre suferas pro la enlanda milito, kiu ardas de tridek jaroj kaj aparte replifortiĝis post la jaro 2001. Inter la plej urĝe bezonataj taskoj estas konstruado de stratoj kaj de trinkakva provizo. La urbo Kunduz ricevas elektron el Taĝikio. En grandaj partoj de la provinco tamen ne haveblas elektro. La provinco disponas pri flughaveno.
La regiona kotonokompanio - la ekonomia bazo de la provinco - intertempe denove produktas.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- detalaj informoj pri la provinco de la nacia ministerio de malurba evoluo (formato PDF, stato 2007)
- provinca mapo fare de la institucio AIMS (Afghanistan Information Management Services)
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ nacia enketo pri riskoj kaj vundeblo 2007/8 (angle) en la retejo de la centra statistika organizaĵo de Afganio, PDF-dokumento de 1,77 MB, stato oktobro 2009, paĝo 4. Arkivita el la originalo je 2010-12-17. Alirita 2010-09-08 .
Badaĥŝan | Badgis | Baglan | Balĥ | Bamijan | Daikondi | Farah | Farjab | Gazni | Gor | Ĝuzĝan | Helmand | Herat | Ĥost | Kabul | Kandahar | Kapisa | Kunar | Kunduz | Lagman | Lugar | Nangarhar | Nimruz | Nuristan | Paktia | Paktika | Panĝŝir | Parvan | Samangan | Sar-i Pul | Taĥar | Uruzgan | Vardak | Zabul