Provinco Sondrio
Provinco de Sondrio | |
provinco de Italio | |
---|---|
Ŝtato | Italio |
Regiono: | Lombardio |
Kodo laŭ ISO 3166-2: | SO |
Areo: | 3 212 km² |
Ĉefurbo: | Sondrio |
Loĝantaro: | 178 784 (2022) |
Loĝdenso: | 441 loĝ./km² |
Poŝtkodo: | 23100, 23010-23038 |
Kodo laŭ ISTAT: | 014 |
Telefona prefikso: | 0342, 0343 |
Retpaĝo: | http://www.provincia.so.it/ |
La Provinco Sondrio estas provinco en la regiono Lombardio de norda Italio, kun ĉirkaŭ 170 000 loĝantoj. Ĝia ĉefurbo, Sondrio, estas unu el la plej malgrandaj italaj provincaj ĉefurboj.
La provinco Sondrio samlimas la kantonon Grizono (en Svislando) norde, la provincon Como kaj la provincon Lecco okcidente, la provincon Bergamo sude, kaj oriente la provincon Breŝo, la provincon Trento kaj la provincon Sudtirolo kun ĉefurbo Boceno.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La provinco Sondrio lokiĝas en la norda Lombardio; ĝia teritorio estas kvazaŭ plene monta, kaj ĝiaj valoj precipe orientas laŭlongitude. La ĉefaj valoj estas konata kiel Valtellina kaj Valchiavenna.
Ĉefaj urboj
[redakti | redakti fonton]Sekvas listo de la kvin urboj de la provinco kun plej da loĝantoj.
1 | Sondrio | [sondrjo] | 21 800 loĝ. |
2 | Morbegno | [morbenjo] | 11 400 loĝ. |
3 | Tirano | [tirano] | 9 100 loĝ. |
4 | Chiavenna | [kjavena] | 7 300 loĝ. |
5 | Cosio Valtellino | [kozjo valtelino] | 5 200 loĝ. |
-
Vintra panoramo de Sondrio.
-
La preĝejo de sankta Johano en Morbegno.
Regionoj kaj provincoj de Italio |
|
BG Bergamo - BS Breŝo - CO Como - CR Kremono - LC Lecco - LO Lodi |