Prunelo
Aspekto
Prunelo estas la frukto de prunel-arbedo aŭ prunelujo: drupo globa, blunigra, tre adstringa, enhavanta preskaŭ globan, ŝtone malmolan kernon, post frostiĝo uzata por marmeladoj aŭ brando (Paĉarano).
Prunel-arbedo aŭ prunelujo, alinome dorna prunuso (Prunus spinosa), estas arbedo el Eŭropo kaj Azio, larĝa, fortika, dorna, kun tiaj fruktoj.