Saltu al enhavo

Pterorhinus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Pterorhinus
Kaŝtanĉapa moktimalio (Pterorhinus mitratus)
Kaŝtanĉapa moktimalio (Pterorhinus mitratus)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Lejotriĥedoj, Leiothrichidae
Swainson, 1832
Genro: Pterorhinus
Swinhoe, 1868
Specioj

Vidu tekston

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Pterorhinus estas genro de paseroformaj birdoj el familio Lejotriĥedoj. Ĝi estas apartigita de genro Garrulax kaj plejparto de la birdoj en ĝi kutime nomiĝas moktimalioj.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La genron originale difinis angla zoologiisto Robert Swinhoe en jaro 1868, kaj li difinis ĝia tipa specio esti la stepa moktimalio (Pterorhinus davidi).[1] La nomo de la genro estas kunmetaĵo de grekaj vortoj pteron ("plumo") kaj rhinos ("nazotruoj").[2]

Baldaŭ poste la genro estis nuligita kaj ĝiaj specioj translokiĝitaj al Garrulax, kiu dum longa tempo enhavis ĉiujn moktimaliojn. Nur en 2018, post publikigo de detala molekula esploro, kiu pruvis parafiletikecon de tiama Garrulax, oni decidis restarigi la genron kaj movi tien birdojn parencajn al la stepa moktimalio. Alia genro restarigita tiam estis Ianthocincla. Okazis tiel, ke el la tri "branĉoj" de moktimalioj ĝuste Pterorhinus nun enhavas la plej grandan kvanton de specioj, kvankam la "baza" genro por moktimalioj estas konsiderata Garrulax. Krome, al Pterorhinus estas aldonita 4 specioj de babaksoj el tiam nuligita genro Babax.[3][4]

Specioj[redakti | redakti fonton]

Laŭ la nuna sistematiko la genro enhavas 23 speciojn:[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (1868) “Ornithological notes from Amoy”, Ibis 4, p. 52–65 [60–62]. doi:10.1111/j.1474-919X.1868.tb06100.x. 
  2. Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.
  3. (2018) “Comprehensive phylogeny of the laughingthrushes and allies (Aves, Leiothrichidae) and a proposal for a revised taxonomy”, Zoologica Scripta 47 (4), p. 428–440. doi:10.1111/zsc.12296. 
  4. 4,0 4,1 Laughingthrushes and allies. World Bird List Version 9.1. International Ornithologists' Union (2019). Alirita 17 January 2019.