Ptolomeo la 13-a
Ptolomeo la 13-a | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | ĉirkaŭ 62 a.Kr. en Egiptio | ||||
Morto | probable la 13-an de januaro 47 a.Kr. en per drono en la Nilo | ||||
Mortis per | Drono vd | ||||
Lingvoj | antikva greka vd | ||||
Ŝtataneco | Antikva Egiptio vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | ptolemea dinastio vd | ||||
Patro | Ptolemeo la 12-a vd | ||||
Patrino | Kleopatro la 5-a de Egiptio vd | ||||
Gefratoj | Cleopatra Tryphaena (en) , Berenico la 4-a de Egiptio, Kleopatro (la 7-a), Arsinoe la 4-a kaj Ptolemeo la 14-a vd | ||||
Edz(in)o | Kleopatro (la 7-a) (50 a. K.–48 a. K.) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | suvereno vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ptolemeo la 13-a aŭ Ptolemeo la 13-a Theos Filopator (greke: Πτολεμαῖος Θεός Φιλοπάτωρ,Ptolemaĩos, latine: Ptolemaeus; naskiĝis ĉirkaŭ 62 a.Kr.; mortis 14-jara probable la 13-an de januaro 47 a.Kr. per drono en la Nilo) estis faraono de Egiptio de 51 ĝis 47 a.K., do de la 11-a ĝis la 14-a vivjaro, kaj unu el la lastaj membroj de la Ptolemea dinastio (305–30 a.K.). Li estis la filo de Ptolomeo la 12-a kaj de 50 ĝis 48 a.Kr. estis kunreganto kun lia fratino kaj edzino, la faraoino Kleopatro la 7-a. Kiam li edziĝis, li do estis 12-jara kaj Kleopatro 19-jara. La eliro de Kleopatro el Egiptio en 48 a.Kr. kaŭzis internan militon eksplodi inter la faraonoj. Ptolemeo poste regis kun sia alia fratino kaj dua edzino, Arsinoe la 4-a, sed nur kelkajn monatojn ĝis li mortis. Arsinoe la 4-a estis unu jaron pli juna ol sia fratino Kleopatro kaj do nur 6 jarojn pli aĝa ol Ptolemeo la 13-a.