Saltu al enhavo

Puebla de Don Fadrique

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Puebla de Don Fadrique
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 18820 (Puebla de Don Fadrique y Almaciles)
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 207  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 57′ N, 2° 26′ U (mapo)37.958055555556-2.435Koordinatoj: 37° 57′ N, 2° 26′ U (mapo) [+]
Alto 1 164 m [+]
Areo 522 km² (52 200 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Puebla de Don Fadrique (Provinco Granado)
Puebla de Don Fadrique (Provinco Granado)
DEC
Situo de Puebla de Don Fadrique
Puebla de Don Fadrique (Hispanio)
Puebla de Don Fadrique (Hispanio)
DEC
Situo de Puebla de Don Fadrique

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Puebla de Don Fadrique [+]
vdr
Situo de Puebla de Don Fadrique en la provinco Granada.

Puebla de Don Fadrique estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Granada, sude de Hispanio. Ĝi estas en la nordorienta parto de la komarko de Huéscar. Limas kun la municipoj granadaj de Orce kaj Huéscar; kun la municipo albacetea Nerpio; kun la murciaj Moratalla kaj Caravaca de la Cruz; kaj kun la almeriaj Vélez-Blanco kaj María.

La municipa teritorio estas la plej orienta de la provinco Granado; la municipo estas formata de la keroj Puebla de Don Fadrique kaj Almaciles, el kiuj tiu lasta estas la granada vilaĝo plej norda. Menciindas ankaŭ la domaroj Bugéjar, Casas de Don Juan, Lóbrega, Toscana —Toscana Nueva kaj Toscana Vieja— kaj Los Porcunas.

La Puebla de Don Fadrique estas sur la deklivaro de la Sierra de La Sagra, sur la deklivo de la monto nomita El Calar, ĉe la vojkruco de la ŝoseo inter Caravaca kaj Huéscar kun la ŝoseo inter Beas de Segura kaj Vélez-Rubio, tra Santiago de la Espada.

Por la kristana konkero, la vilaĝo estis tuj reloĝata de malnovaj kristanoj el la nordo kaj tiuj estis majoritato kiam en la najbara Huéscar moriskoj estis majoritato. Nordanoj venis el Navaro, Kastilio kaj Murcio. La navaranoj alportis nombrajn tradiciojn, kiel adorado al patroninoj Alodía kaj Nunilón, popoldancoj kaj familinomoj de la nordo, kiel eŭsklingvaj Aguirre, Amurrio, Beteta, Egea/Ejea, Irigaray, kaj Ondoño, Pageo/Pajeo, Penalva, Peralta, Sola, Tristante, Tudela, Ujaque kaj nombraj Navarro.