Pueblonuevo del Guadiana
Pueblonuevo del Guadiana | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 06184 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 953 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 63 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 38° 55′ N, 6° 45′ U (mapo)38.923333333333-6.7555555555556Koordinatoj: 38° 55′ N, 6° 45′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 180 m [+] | ||
Areo | 30,95 km² (3 095 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Pueblonuevo del Guadiana [+] | |||
Pueblonuevo del Guadiana estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro.
La loĝantoj nomiĝas pueblonovenses. La censita populacio en 2008 estis de 2.010 loĝantoj.
Situo
[redakti | redakti fonton]Pueblonuevo del Guadiana estas situa en la centrokcidenta parto de Ekstremaduro, nome komarko Vegas Bajas, je altitudo de 180 m; je nur 25 km de Badajoz, provinca ĉefurbo kaj je 45 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 30,95 km².
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Agrikulturo kaj brutobredado. Ĉar ebla akvumado el la rivero Guadiana, la teroj estas de irigacio kaj sur ili oni kultivas tomaton kaj maizon inter aliaj produktoj kiel rizo, papriko kaj fruktoj el fruktarboj kiel prunoj, piroj, nektarinoj kaj persikoj.
Historio
[redakti | redakti fonton]Pueblonuevo del Guadiana ekkonstruiĝis en 1948 ene de la projekto de la Plan Badajoz, kaj finkonstruiĝis dum la 1960-aj jaroj. La 6an de oktobro de 1956 ĝi estis inaŭgurita de la Generalo kaj tiama diktatoro Francisco Franco.
Kvankam temas pri novkonstruita vilaĝo oni trovis en ĝiaj teroj gravajn romiajn restaĵojn kiel la Vilao de Pesquero el kie oni alportis du mozaikojn al la Provinca Muzeo de Badajoz kaj aliajn restaĵojn.