Saltu al enhavo

Puente de Vadillos

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Puente de Vadillos [PŬENte de baDIjos] (Ponto de Vadetoj) estas vilaĝo apartenanta al la municipo de Cañizares en la provinco Kvenko, Hispanio.

Puente de Vadillos iĝis ĵus aperiganta kaj surpriza industria kerno meze de la kvenka montaro, pro la elstara moderna fabriko de "carborundum" aŭ silicia karbonido. Krome, pro la belo de la ĉirkaŭaj pejzaĝoj (kun la apuda elfluejo de la rivero Cuervo en Guadiela) ĝi disvolvis la sektoron servoj, kio allogis turistojn.