Puerto Lumbreras estas hispanuja municipo kiu lokas en la sudokcidento de Murcia Regiono. Ĝi ankaŭ lokas en la komarko Alto Guadalentín. Tiu limas al Lorko kaj al provinco Almerio. Ĝia loĝantaro konsistis el 14 981 personoj en la jaro 2018.[3][4]
Ĝia municipa teritorio estas distribuata en tri "diputaciones" (submunicipoj): El Esparragal, Cabezo de la Jara kaj Puerto Adentro. El 14 339 loĝantoj de 2011, 11 120 loĝas en la urba kerno. La cetero estas en "diputaciones", el kiu Esparragal estas la plej loĝata de la tri (INE 2011).[5][6]
La agrikulturo ludas gravan rolon en la sektoro de la fruktarboj kaj de la floroj, kaj estas nombraj la forcejoj de diantoj. Elstaras ankaŭ ceramiko kaj aliaj montroj de popola artmetio, kiel aĵoj de esparto. Elstaras ankaŭ la kultivo de citrusoj kaj persikoj kaj la nombraj ekspluatejoj de brutobredado, speciale de kaproj kaj porkoj.