Puerto Seguro
Puerto Seguro | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 37487 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 55 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 2 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 50′ N, 6° 46′ U (mapo)40.826388888889-6.7611111111111Koordinatoj: 40° 50′ N, 6° 46′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 635 m [+] | ||
Areo | 29,39 km² (2 939 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Puerto Seguro [+] | |||
Puerto Seguro estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Ciudad Rodrigo. Puerto Seguro estas tradukebla al Sekura Montopasejo.
Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 29,38 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 62 loĝantojn. Ĝi perdis 700 loĝantojn dum la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj.
Limas kun loĝlokoj La Bouza, Ahigal de los Aceiteros, San Felices de los Gallegos, Aldea del Obispo kaj Villar de Ciervo. La municipa teritorio estas en la Natura Parko Arribes del Duero.
Ĝi fondiĝis en la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kun najbara Portugalio kaj dum la Hispana Milito de Sendependigo.
La tradiciaj agrikulturo kaj brutobredado lastatempe iom dekadencis.
La urbestro estas de dekstra partio PP.