Punktobrusta iktero
Punktobrusta iktero | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Punktobrusta iktero
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Icterus pectoralis (Wagler, 1829) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Punktobrusta iktero (Icterus pectoralis) estas specio de birdo de la familio de Ikteredoj kaj de ties tipa genro nome Ikteroj kiu enhavas speciojn kiuj montras flavajn kaj nigrajn kolorojn.
Ĝi troviĝas en Kostariko, Salvadoro, Gvatemalo, Honduro, Meksiko, Nikaragvo kaj Usono. La teritorio de la Punktobrusta iktero okupas nur la flankon de la Pacifika Oceano ĉe Centrameriko. Enmetita reproduktanta populacio ekzistas ankaŭ ĉe Atlantiko en suda Florido.
Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj, humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj tre degraditaj iamaj arbaroj.
Tiu estas birdospecio tre simila al la Blankaborda iktero, kun ĉefe sulfurflava plumaro. Maskla plenkreskulo havas mezgrandan nigrajn okulmaskon kiel brido el la bekobazo al la okulo, kiu pluas kaj kovras iom la gorĝareon kaj iom la supran bruston, dum la resto de la brusto ĉiukaze estas kovrita de nigraj punktoj kio nomigas la specion kaj rekte en la komuna nomo kaj en la latina scienca nomo kie pectoralis aludas al brusto kaj al ties malkutima inter ikteroj karaktero. Dume Icterus aludas al la ĝenerala flava koloro. Estas nigraj ankaŭ la vosto kaj la flugiloj kiuj montras tre markatajn blankajn flugilstriojn kaj flavan ŝultromakulon. La beko estas fortika kaj griza (kun eburblanka unua duono de la suba makzelo), dum ankaŭ la kruroj estas grizaj. Kelkaj populacioj montras iom da oranĝeca nuanco ĉe kapo kaj eĉ brusto.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Icterus pectoralis Arkivigite je 2007-09-30 per la retarkivo Wayback Machine. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 26an de julio 2007.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Poŝtmarkoj (de Salvadoro, Nikaragvo)
- Fotaro de Punktobrusta iktero VIREO
|