Saltu al enhavo

Punktoflugila lateralo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Punktoflugila lateralo
Punktoflugila lateralo (Laterallus spiloptera)
Punktoflugila lateralo (Laterallus spiloptera)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Gruoformaj Gruiformes
Familio: Raledoj Rallidae
Genro: Lateralo Laterallus
Gray, 1855
Specio: Punktoflugila lateralo (Laterallus spiloptera)
Durnford, 1877
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Punktoflugila lateralo (Laterallus spiloptera) estas akvobirdo de la rala familio, Rallidae kaj ties genro Lateralo Laterallus.[1][2][3] Ĝi troviĝas en disaj teritorioj en suda Sudameriko, nome en Argentino, Brazilo, Ĉilio kaj Urugvajo.[4]

Taksonomio kaj sistematiko

[redakti | redakti fonton]

La Punktoflugila lateralo estis dekomence priskribita en la genron Porzana. Tamen, filogenetikaj analizoj de mitokondria DNA fare de Garcia et al. (2014) metis ĝin en la hegemonia sudamerika klado Laterallus.[5] Stervander et al. (2019) pruvis, ke ĝi estas la frata specio de la plej malgranda nefluga birdo en la mondo, nome la Tristana lateralo Laterallus rogersi (antaŭe metita en la monotipan genron Atlantisia) kaj ĝi havu la dunomon Laterallus spilopterus,[6] kiu estis subtenita de Kirchman et al. (2021).[7]

Je la fino de 2022, la Internacia Ornitologia Komitato (IOC) nomis la specion Laterallus spiloptera, la Handbook of the Birds of the World de BirdLife International nomas ĝin Laterallus spilopterus, kaj la Klementa taksonomio kaj la Sudamerika Klasigkomitato de la American Ornithological Society (SACC) nomas ĝin Porzana spiloptera.[1][2][8][9]

Ĉiuj taksonomiaj sistemoj interkonsentas, ke la specio estas monotipa.[1][2][8]

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

La Punktoflugila lateralo estas 14 ĝis 15 cm longa. Ambaŭ seksoj estas similaj. Iliaj supraj partoj estas malhele olivecbrunaj kun nigreca strieco kaj kelkaj blankaj markoj sur la flugplumoj. Iliaj vizaĝo kaj brusto estas malhelgrizaj kaj ilia puga areo kaj subvostaj kovriloj estas striecaj nigrablanke.[10]

Distribuado kaj habitato

[redakti | redakti fonton]

La distribuado de la Punktoflugila lateralo estas ne ankoraŭ definitive starigita. La IOC kaj Clements lokigas ĝin en suda Urugvajo kaj norda Argentino.[1][8] La verko Birds of the World de la Laboratorio Cornell de Ornitologio aldonas la plej sudan subŝtaton de Brazilo nome Suda Rio-Grando, kaj la SACC aldonas Ĉilion al tiuj tri landoj.[10][4] eBird de Cornell havas registrojn en ĉiuj kvar landoj.[11]

La Punktoflugila lateralo loĝas en nesalakvaj kaj saletaj akvejoj kaj ankaŭ en kelkaj pli sekaj pejzaĝoj. Ĝi troviĝas en nesalakvaj kaj tajdaj marĉoj, malsekaj herbejoj, paŝtejoj kaj ĉebordaj arbustaroj.[10]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Flufftails, finfoots, rails, trumpeters, cranes, limpkin. IOC World Bird List Version 12.2. International Ornithologists' Union (August 2022). Alirita 25a de Novembro 2022 .
  2. 2,0 2,1 2,2 HBW and BirdLife International (2021) Handbook of the Birds of the World and BirdLife International digital checklist of the birds of the world. Versio 6. Disponebla ĉe: [1] Alirita la 7an de Aŭgusto, 2022
  3. BirdLife International (2016). “Dot-winged Crake Laterallus spilopterus”, IUCN Red List of Threatened Species 2016, p. e.T22692687A93364465. Alirita 28a de Novembro 2022.. 
  4. 4,0 4,1 Remsen, J. V., Jr., J. I. Areta, E. Bonaccorso, S. Claramunt, A. Jaramillo, D. F. Lane, J. F. Pacheco, M. B. Robbins, F. G. Stiles, kaj K. J. Zimmer. Versio de 24a de Julio 2022. Species Lists of Birds for South American Countries and Territories. [2] Alirita la 24an de Julio, 2022
  5. (December 2014) “Deep global evolutionary radiation in birds: Diversification and trait evolution in the cosmopolitan bird family Rallidae”, Molecular Phylogenetics and Evolution 81, p. 96–108. doi:10.1016/j.ympev.2014.09.008. 
  6. (2019) “The origin of the world's smallest flightless bird, the Inaccessible Island Rail Atlantisia rogersi (Aves: Rallidae)”, Molecular Phylogenetics and Evolution 130, p. 92–98. doi:10.1016/j.ympev.2018.10.007. 
  7. (2021) “Phylogeny based on ultra-conserved elements clarifies the evolution of rails and allies (Ralloidea) and is the basis for a revised classification”, Ornithology 138, p. 1–21. 
  8. 8,0 8,1 8,2 Clements, J. F., T. S. Schulenberg, M. J. Iliff, T. A. Fredericks, J. A. Gerbracht, D. Lepage, S. M. Billerman, B. L. Sullivan, kaj C. L. Wood. 2022. The eBird/Clements checklist of birds of the world: v2022. Elŝutita el [3] Alirita la 10an de Novembro, 2022
  9. Remsen, J. V., Jr., J. I. Areta, E. Bonaccorso, S. Claramunt, A. Jaramillo, D. F. Lane, J. F. Pacheco, M. B. Robbins, F. G. Stiles, kaj K. J. Zimmer. Versio de 24a de Julio 2022. A classification of the bird species of South America. American Ornithological Society. [4] Alirita la 24an de Julio, 2022
  10. 10,0 10,1 10,2 Taylor, B., P. F. D. Boesman, kaj C. J. Sharpe (2020). Dot-winged Crake (Porzana spiloptera), versio 1.0. En Birds of the World (J. del Hoyo, A. Elliott, J. Sargatal, D. A. Christie, kaj E. de Juana, Editors). Cornell Lab of Ornithology, Ithaca, NY, USA. [5] Alirita la 28an de Novembro, 2022
  11. Dot-winged Crake Species Map. Cornell Lab of Ornithology. Alirita 28a de Novembro, 2022 .