Punktortalo
Punktortalo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Punktortalo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Ortalis guttata (Spix, 1825) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Punktortalo aŭ Punkteca ĉaĉalako (Ortalis guttata) estas specio de birdoj de la familio Kracedoj parenca de la aŭstralaziaj nestamasuloj.
Distribuado kaj habitato
[redakti | redakti fonton]Ĝi troviĝas en arbaroj de okcidento de la Amazona Baseno. Pli precize en arbaroj de nordorienta Bolivio, orienta kaj sudorienta Brazilo, orientaj Peruo kaj Ekvadoro kaj suda Kolombio, je malpli ol 1.700 msm.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Ĝi havas distingilan blankan skvamecon/punktecon en malsupra kolo kaj brusto, sed aliflanke ĝi similas al aliaj ĉaĉalakoj (kvankam ĝi estas pli arboloĝanta kaj sociema), kaj kun ĝenerala bruna plumaro. Ĝi estas de 40 al 60 cm longa kaj pezas el 500 al 600 g. La blanka skvameco/punkteco de la brusto varias laŭ la subspecio.
Subspecioj
[redakti | redakti fonton]Estis agnoskitaj kvin subspecioj de Ortalis guttata,[1] el kiuj kelkaj jam ricevis statuson de vera specio:
- Ortalis guttata araucan - orienta Brazilo; kun doros kaj pugareo malhelbruna; jam ricevis statuson de vera specio.
- Ortalis guttata columbiana - okcidente de Andoj, en Kolombio; kun helgriza kapo kaj blankeca frunto; grizbruna en dorso kaj bruneca kun blanka punkteco en brusto kaj kolo, kaj kun suba ventro blanka; jam ricevis statuson de vera specio.
- La nomiga Ortalis guttata guttata - orientaj Peruo kaj Ekvadoro kaj suda Kolombio; kun dorso, kapo kaj kolo ruĝecbruna kaj la brusto malhelbruna kun blanka punkteco, etenda al la kolo.
- Ortalis guttata squamata - sudorienta Brazilo; kun griza ventro, kaj la plumoj de la brusto kun blanka bordo; jam ricevis statuson de vera specio.
- Ortalis guttata subaffinis - nordorienta Bolivio; kun plumaro helbruna, kiu malevidentigas la blankan punktecon.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]Kelkaj taksonoj iam inkluditaj kiel subspecioj de la Punktortalo estis konsideritaj validaj specioj: nome la Skvamortalo (O. squamata Lesson, 1829) en sudorienta Brazilo, kaj la Nordorienta ortalo (O. araucuan Spix, 1825) en orienta Brazilo. La lasta el tiuj estis aludita ankaŭ kiel Brazila ĉaĉalako aŭ Blankaventra ĉaĉalako, kvankam la unua aludo estas problemiga ĉar nombraj aliaj ĉaĉalakoj troviĝantas en Brazilo, dum la lasta aludo kondukas al facila konfuzo kun la specio de Centrameriko nome Ortalis leucogastra. Alternative, "araucuan" kaj "squamata" estis inkluditaj kiel subspecioj de la Ortaleto[2] (la konekto inter la Gujana Ŝildo kaj la Atlantika Arbaro estis konata jam el kelkaj aliaj birdospecioj, ekz. la Punkta ksiporinko kaj la Flavverda dikbekulo. Kaj O. araucuan kaj O. squamata estis dekomence priskribita kiel valida specio, sed – sentiale – ŝanĝitaj al subspecioj de O. guttata. Tamen ili ĉiuj havas blankajn skvamadon/punktecon ĉe malsupra kolo kaj brusto, tiele simile al la amazonia nomiga grupo (inkl. "subaffinis"), kaj plej ĵusaj fakuloj plutraktas ĉiujn kiel subspecioj de O. guttata.
La Kolombia ĉaĉalako (O. columbiana Hellmayr, 1906) estis iam konsiderata subspecio en tiu grupo, sed ĝi estas nune agnoskita kiel separata specio fare de la Sudamerika Klasiga Komitato de la AOU kaj de la IOK.
Kutimaro
[redakti | redakti fonton]Iil pariĝas el oktobro al novembro, kaj faras simplajn nestojn je ĉirkaŭ 2 m super grundo.[3]
Statuso
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas komuna en grandaj partoj de ties Amazonia teritorio. Tamen, ties toleremo al tuŝitaj habitatoj kombine kun ties relativa malgrando faras ĝin malpli vundebla ol ekzemple la rilataj mutuoj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Clements, J. F. 2007. The Clements Checklist of Birds of the World, 6th Edition. Cornell University Press. Downloadable from Cornell Lab of Ornithology
- ↑ Resolução Nº 36 – Excluir Ortalis araucuan (Spix, 1825) da lista principal de aves brasileiras, incorporando-a a Ortalis guttata (Spix, 1825). (portugale). CBRO. Arkivita el la originalo je 2013-10-17. Alirita October 27, 2008 . Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-10-17. Alirita 2014-01-03 .
- ↑ Rodríguez Mahecha, J.V, Hughes, N., Nieto, O. & Franco, A.M. (2005). Paujiles, Pavones, Pavas & Guacharacas. Bogotá: Conservación Internacional.
|