Pusztamonostor
Etoso
Pusztamonostor [pustamonoŝtor] estas vilaĝo en meza Hungario en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Jász-Nagykun-Szolnok, en subregiono de Jászberény. La loknomo signifas hungare pusta-abatejo aŭ neniiĝinta abatejo.
Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]
- Koordinatoj: 47° 33′ 25″ N 19° 47′ 49″ O / 47.55694 °N, 19.79694 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 33′ 25″ N 19° 47′ 49″ O / 47.55694 °N, 19.79694 °O (mapo)
- Poŝtkodo: 5125
- Telefonkodo: 57
- Areo: 25 km²
- Loĝantaro: 1660
Situo[redakti | redakti fonton]
Pusztamonostor situas proksime de Zagyva inter Jászberény kaj Hatvan voje kaj fervoje. Jászberény troviĝas 14, Hatvan 19, Nagykáta 20 km-ojn.
Historio[redakti | redakti fonton]
Verŝajne apud la abatejo vilaĝo formiĝis, kiu dum la historio kunfandiĝis al la jasaj komunumoj.