Saltu al enhavo

Puzla videoludo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tetris estas tre populara puzla videoludo.

Puzla videoludo estas videoluda ĝenro, kies ludomaniero ĉefe bezonas cerbumadon. Tiu ĝenro de ludoj defias la ludanton solvi variajn enigmojn, puzlojn aŭ progresi tra kompleksaj lokoj kiel labirintoj. Ĝi alvokas ĉe ludantoj kapablojn kiel logiko aŭ rekonado de formoj. Pli ĝenerale, ĝi devigas la ludanton pensi.

La ĝenro povas esti konsiderata kiel etendo de tradiciaj logikaj ludoj. Male al aventuraj videoludoj, ĝi preskaŭ neniam enhavas rakontajn elementojn kaj ĝia vivdaŭro ne vere havas limon.

Multaj tradiciaj puzlaj videoludoj estis adaptitaj al komputilaj sistemoj, ekzemple ŝakludoj (kiel XBoard, Crafty, GNU Chess...) kaj kartludoj. La komputile programitaj kontraŭuloj ofte posedas tre altan nivelon, kio permesas al la ludanto plibonigi sian talenton en tradiciaj ludoj.

Krome, puzloj kaj enigmoj ofte invitas sin kiel ludetoj en aliaj ĝenroj, ekzemple en agadaj-aventuraj videoludoj kiel Uncharted.