Saltu al enhavo

Kveleoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Quelea)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kveleoj
Granda birdaro de ruĝbekaj kveleoj
Granda birdaro de ruĝbekaj kveleoj
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Ploceedoj Ploceidae
Genro: Kveleoj Quelea
Reichenbach, 1850
Specioj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Kveleoj (Quelea) estas Afrika-endemia genro el malgrandaj paseroformaj birdoj el familio de ploceedoj (Ploceidae), alinome teksistoj aŭ teksbirdoj. Ili estas malgrandaj semmanĝantaj birdetoj aspekte similaj al fringojpaseroj, kiuj estas konataj pro sia emo formi grandajn birdarojn, nestumi kiel grandaj kolonioj kaj en tiuj ĉi birdaroj migri tra grandaj teritorioj serĉante por nutraĵoj. Unu el specioj de tiu ĉi genro, la ruĝbeka kveleo, estas supozeble la plej multnombra en naturo specio de birdoj.[1]

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]
Grupo de ruĝbekaj kveleoj el unu birdaro sidas sur la sama arbo

Oni agnoskas tri speciojn:

Bildo Scienca nomo Kutima nomo Distribuo
Quelea cardinalis Kardinala kveleo Burundo, Demokratia Respubliko Kongo, Etiopio, Kenjo, Malavio, Ruando, Suda Sudano, Tanzanio, Ugando, kaj Zambio.
Quelea erythrops Ruĝkapa kveleo Angolo, Benino, Botsvano, Burkino, Burundo, Kameruno, Centrafrika Respubliko, Ĉadio, Respubliko Kongo, Demokratia Respubliko Kongo, Eburbordo, Ekvatora Gvineo, Etiopio, Gabono, Gambio, Ganao, Gvineo, Gvineo-Bisauo, Kenjo, Liberio, Malavio, Malio, Mozambiko, Nigero, Nigerio, Ruando, Santomeo kaj Principeo, Senegalo, Sieraleono, Sudafriko, Suda Sudano, Svazio, Tanzanio, Togolando, Ugando, Zambio, kaj Zimbabvo.
Quelea quelea Ruĝbeka kveleo Preskaŭ ĉie en Subsahara Afriko, krom Madagaskaro kaj pluvarbaraj, montaj kaj dezertaj regionoj.

Filogenio

[redakti | redakti fonton]

Laŭ modernaj esploroj de DNA, la ruĝbeka kveleo estas frata branĉo al la klado, kiu enhavas la aliajn du speciojn, kardinalan kveleon kaj ruĝkapan kveleon. La tuta genro Quelea apartenas al la grupo de "veraj" teksbirdoj (subfamilio Ploceinae), kaj la plej parenca al ĝi estas Foudia, genro de teksbirdoj de insuloj en Hindia oceano. Tiu ĉi klado estas frata branĉo al Aziaj specioj de genro Ploceus.

La ĉi-sekva kladogramo montras modernajn komprenojn pri specioj de Quelea kaj ĝiaj plej proksimaj parencoj.[2]



genro Quelea

Q. quelea




Q. cardinalis



Q. erythrops





genro Foudia




Aziaj specioj de genro Ploceus



Influo al agrokulturo

[redakti | redakti fonton]

Q. quelea estas unu el la plej grandaj minacoj al agrokulturo en Subsahara Afriko, aparte de tiuj kulturoj, kies semoj estas relative malgrandaj (maizo, ekzemple, estas tro granda por tiu ĉi birdo). Q. erythrops ofte difektas kampojn de rizo. Pri Q. cardinalis estas neniuj raportoj ke ĝi atakas kampojn.[3]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Sekercioglu, Cagan Hakki. (2006) “Foreword”, Josep del Hoyo: Handbook of the Birds of the World, Volume 11: Old World Flycatchers to Old World Warblers. Barcelona: Lynx Edicions. ISBN 978-84-96553-06-4.
  2. (2017) “Phylogenetic relationships of weaverbirds (Aves: Ploceidae): A first robust phylogeny based on mitochondrial and nuclear markers”, Molecular Phylogenetics and Evolution 109, p. 21–32. doi:10.1016/j.ympev.2016.12.013. Bibkodo:2017MolPE.109...21D. 205841906. 
  3. (2001) “An updated bibliography of the African Quelea species”, South African Journal of Science 97 (7/8), p. 339–340.  cited on Abstract - An updated bibliography of the African Quelea species. Arkivita el la originalo je 2017-08-07. Alirita 2017-05-04.