Saltu al enhavo

Ruĝbeka teksbirdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ruĝbeka kveleo)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝbeka kveleo
iĉo dum reprodukta sezono
iĉo dum reprodukta sezono
ino
ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Ploceedoj Ploceidae
Genro: Kveleoj Quelea
Specio: Ruĝbeka teksbirdo Quelea quelea
(L., 1758)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ruĝbeka kveleoruĝbeka teksbirdo (Quelea quelea) estas malgranda, ĝis 12 cm longa kaj 15–26 g peza, paseroforma birdo el familio ploceedoj (Ploceidae), disvastigita en Subsahara Afriko.

La specio estas priskribita kaj nomita far Karolo Lineo en jaro 1758, kaj li originale apartenigis ĝin al emberizoj. En 1850 Ludwig Reichenbach asignis ĝin al aparta genro Quelea. Oni agnoskas tri subspeciojn:

Kiel ĉe plimulto de ploceedoj, iĉoj havas apartan koloriĝon en pariĝa sezono. Ekster la sezono ambaŭ seksoj aspektas simile, malsupraj partoj de iliaj plumaroj estas hele grizaj, la supraj brunecaj, kaj la flugaj plumoj nigraj kun flavaj aŭ grizaj marĝenoj. Ambaŭ seksoj havas ruĝajn bekojn, kiuj donis al la specio ĝian kutiman nomon, kvankam bekoj de inoj iam estas flavecaj ĉe la pinto. En reprodukta sezono la iĉo ekhavas nigran (aŭ, malofte, blankan) vizaĝmaskon kaj ruĝecan, rozecaj, rustan aŭ flavan kolornuancon ĉe la kapo, kolo kaj brusto.

Ruĝbekaj kveleoj preferas savanojn kaj duonarbarojn kiel habitaton. Ili renkonteblas en plejparto de Afriko sude de Saharo, sed evitas densajn arbarojn, dezertojn kaj malvarmajn montajn areojn. Ili reproduktiĝas en tre grandaj kolonioj, iam enhavantaj milionojn da birdoj, kie ĉiu paro konstruas pendantan ovalan neston plektitan el herbo kaj kovas 2 aŭ 3 idojn. Plejparto de ilia dieto konsistas je semoj kaj grenoj, kaj ofte dum unu reprodukta sezono tia kolonio formanĝas ĉion manĝeblan en sia ĉirkaŭo kaj devas relokiĝi kiam la idoj lernas flugi. Migrante tiel, ili tre efike uzas la ekologion de Afriko. Laŭ kvanto de individuoj, ruĝbeka kveleo estas sendube la plej multnombra sovaĝa birdo en la mondo, oni proksimumas la suman populacion post reprodukta sezono je 1.5 miliardoj. IUCN listas la specion malplej zorgiga.

Pro sia emo formi grandajn birdarojn kaj plejparte semmanĝanta dieto, ruĝbekaj kveleoj estas granda danĝero por agrokulturo. Pro la damaĝo, kiun birdaro de la kveleoj kaŭzas al grenaj kampoj, oni iam nomas la specion "Afrika pluma lokusto". Farmistoj kutime batalas la birdojn per uzo de venenaj ĥemiaĵoj kaj eksplodigo de fajrobomboj en iliaj kolonioj, sed ne vere kapablas limigi iliajn populaciojn.