Quintana del Puente
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Quintana del Puente (stacidomo). |
Quintana del Puente | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 34250 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 259 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 22 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 5′ N, 4° 12′ U (mapo)42.083611111111-4.2063888888889Koordinatoj: 42° 5′ N, 4° 12′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 769 m [+] | ||
Areo | 11,52 km² (1 152 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Quintana del Puente [+] | |||
Quintana del Puente [kinTAna delPŬENte] estas municipo en la sudoriento de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko El Cerrato. La loknomo Quintana del Puente estas etimologie komprenebla kiel Domaro de la Ponto.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 11,52 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 290 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 300 loĝantojn el la 1950-aj jaroj. Ĝi distas 33 km de Palencio, provinca ĉefurbo.
La rivero Arlanza trapasas la urbon. La municipa teritorio limas kun Cordovilla la Real, Palenzuela, Villahán kaj Herrera de Valdecañas.
Historio
[redakti | redakti fonton]La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.
En 1942 oni konstruis sur la deklivo de la monto kontraŭtuberkulozan sanatorion kaj sekve jam en 1055 feriejon por filoj de militistoj, el kiuj ambaŭ instalaĵoj helpis la lokan ekonomion.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo de Sankta Stefano.