Réquiem por un campesino español (filmo)
Réquiem por un campesino español | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Réquiem por un campesino español |
Originala lingvo | hispana lingvo |
Kina aperdato | 1985 |
Ĝenro | drama filmo |
Reĝisoro(j) | Francesc Betriu |
IMDb | |
Réquiem por un campesino español (Rekviemo por hispana kamparano) estas hispana filmo de 1985, reĝisorita de Francesc Betriu.
Temas pri kinadaptaĵo de la samnoma novelo de Ramón J. Sender, nome la plej popuara de tiu verkisto.
La ĉefaj aktoroj estis Antonio Banderas (en unu el siaj gravaj roloj), Antonio Ferrandis, Fernando Fernán Gómez, Terele Pávez, Ana Gracia, Emilio Gutiérrez Caba kaj Conrado San Martín, inter aliaj. Menciindas ankaŭ la roloj de José Antonio Labordeta kiel stratanoncisto de la vilaĝo kaj de Pastor de Andorra kiel ĥoto-kantisto.
Intrigo
[redakti | redakti fonton]En la unuaj tagoj de la Hispana Enlanda Milito falangistoj venkintaj en rura areo venas al vilaĝo serĉante maldekstrulojn. Ĉefa celo estas Paco [PAko] kamparana urbestro, kiu defendis la rajtojn de la kamparanoj. Li kaŝas sin, sed lia amiko, la loka pastro, malkaŝas lian rifuĝejon kaj la falangistoj ekzekutas lin. Unu jaron poste, la pastro diras meson por la animo de Paco, kaj venas nur la tri riĉaj kacikoj, kaj neniu de la flanko de Paco. La pastro remorsas.
Aktoroj kaj roloj
[redakti | redakti fonton]Aktoro | Rolo |
---|---|
Antonio Ferrandis | Mosén Millán, la pastro |
Antonio Banderas | Paco el del Molino, la kamparano |
Fernando Fernán Gómez | Don Valeriano |
Terele Pávez | Jerónima |
Simón Andreu | Don Cástulo |
Emilio Gutiérrez Caba | Falangisto |
Francisco Algora | Ŝuriparisto |
María Luisa San José | Patrino de Paco |
Antonio Iranzo | Patro de Paco |
Eduardo Calvo | Don Gumersindo |
Conrado San Martín | Pastro |
José Antonio Labordeta | Stratanoncisto |