Saltu al enhavo

Róbert Ertl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Róbert Ertl
Persona informo
Naskiĝo 17-an de julio 1901 (1901-07-17)
en Budapeŝto
Morto 24-an de novembro 1985 (1985-11-24) (84-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo inĝeniero
fervojisto
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Róbert Ertl, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Ertl Róbert, estis hungara trafikinĝeniero, altlerneja instruisto, fervojisto.

Róbert Ertl[1][2] naskiĝis la  17-an de julio 1901(nun 1901-07-17) en Budapeŝto, li mortis la 24-an de novembro 1985 en Budapeŝto.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Róbert Ertl maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1919, poste li akiris inĝenieran diplomon en Reĝa Teknikuniversitato palatino József en 1924. Post la diplomo li laboris en pluraj laborejoj, inter 1926-1949 en Hungaraj Ŝtataj Fervojoj, inter 1949–1952 en la trafikministerio, poste ĝis 1967 en fervoja entrepreno. Li ankaŭ instruis en la universitato inter 1951-1968, sed kun interrompoj. Intertempe li kandidatiĝis en 1960, li doktoriĝis en 1961 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li specialiĝis pri konstruadoj de fervojaj linioj kaj stacidomoj. Ekde 1932 li havis edzinon. Li ricevis premiojn inter 1942-1967, el kio la plej grava estis premio Kossuth en 1953.

Elektitaj kontribuoj

[redakti | redakti fonton]
  • A MÁV újjáépítési munkái. (1945)
  • Földművek építésének különleges esetei agyagtalajoknál. (1950)
  • Vasútépítés. – Vasútvonalak. (1957)
  • A nagyváros nagyvasúti környéki közlekedésének fejlődése, a környék forgalmi és települési problémái különös tekintettel Budapest környéki közlekedésére. (disertaĵo, 1960)
  • Városkörnyéki közlekedés. (1965)
  • A korszerű vasúti közlekedés újabb elméleti és gyakorlati megoldásai. Budapesti vasúti koncepció. (disertaĵo, 1972)
  • A budapesti pályaudvarok rendezésének tervei és a megvalósított építések. 1900–1944. (1978)
  • A budapesti pályaudvarok rendezésének fontosabb átfogó tervei 1945 elejétől 1977. végéig. (1978)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.