Róbert Kasza
Róbert Kasza | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de aprilo 1986 (38-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | modernpentatlonisto sporta trejnisto oficiro |
Róbert Kasza [kasa], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kasza Róbert, estas hungara moderna pentatlonisto, olimpiano, trifoja mondĉampiono, oficiro, trejnisto.
Róbert Kasza[1] naskiĝis la 5-an de aprilo 1986 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Róbert Kasza akiris diplomon kaj iĝis oficiro, en la 2020-aj jaroj lia rango estis ĉefleŭtenanto. Li akiris ankaŭ trejnistan diplomon en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto. Lia edzino naskis 2 filojn.
Sporta kariero
[redakti | redakti fonton]Róbert Kasza komence estis gimnastikisto en centra sporta lernejo en sia naskiĝurbo, poste moderna pentatlonisto en ĉefurba sportklubo. Li estis hungara ĉampiono individue, stafete aŭ teame dekfoje inter 2007-2020. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 2012 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 2020 sen medalo, sed en mondĉampionumoj li estis la unua trifoe en 2011, 2013 kaj 2014 teame aŭ stafete. Li finis sian aktivan sportan karieron en 2022, poste li estis trejnisto.