Róbert Wegenast
Róbert Wegenast | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de majo 1930 en Budapeŝto |
Morto | 22-an de novembro 2019 (89-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Arta Universitato Moholy-Nagy - scenaranĝaĵo (1949–1954) |
Okupo | |
Okupo | scenografo pentristo |
TTT | |
Retejo | http://www.wegenast.hu |
Róbert Wegenast, laŭ hungarlingve kutima nomordo Wegenast Róbert estas hungara pentristo, dekoraciisto.
Róbert Wegenast [1] naskiĝis la 6-an de majo 1930 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Róbert Wegenast post la abituriento frekventis belartan liberan lernejon. Lia ĉefinstruisto estis József Csáki-Maronyák. Inter 1949-1954 li studis en Industriarta Altlernejo, liaj plej gravaj instruistoj estis Gusztáv Oláh kaj Pál Miháltz. En la teatra jaro 1954 li estis dekoraciisto kun stipendio en Teatro de Hungara Armeo. Liaj sekvaj teatraj stacioj estis Teatro Gárdonyi Géza (1955-1957), Teatro Csiky Gergely (Kaposvár) (1958-1961), Nacia Teatro (Miskolc) (1961-1964), Teatro József Attila (1964-1971). Inter 1971 kaj 1990 li laboris en la Hungara Televizio, poste li pensiuliĝis. Li ricevis 4 premiojn inter 1863-2010.
Elektitaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Arthalo Budapeŝto (1954)
- Kaposvár (1957, 1959)
- Parizo (1964)
- Munkeno (1975)
- Budapeŝto (1999, 2002, 2010)
- Érd (2001, 2010)
Elektitaj teatraj dekoracioj
[redakti | redakti fonton]- Imre Kálmán: Csárdáskirálynő (1957)
- Imre Madách: Az ember tragédiája (Miskolc, 1965)
- Mór Jókai: Az aranyember (1976)
- Ferenc Lehár: A mosoly országa (1986)
- Friedrich Schiller: Don Carlos (1996)
Elektitaj filmaj dekoracioj
[redakti | redakti fonton]- A peleskei nótárius (1975)
- Naftalin (1978)
- Horváték (1981)
Liaj libroj
[redakti | redakti fonton]- A kis színpad technikája (1957)
- Via dolorosa (poemoj, 2005)
Elektitaj pentraĵoj
[redakti | redakti fonton]- Az ártatlanság kora (1951)
- A varázsló (1957)
- Önarckép '62 (1962)
- Kettős akt (1973)
- Önarckép (1988)
- A tenger (1997)
- A pacsirta (2005)
- Az ember fia (2010)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio