Rózsi Molnár
Aspekto
Rózsi Molnár | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Müller Rozina Mária |
Naskiĝo | la 11-an de januaro 1876 en Budapeŝto (Hungario) |
Morto | la 28-an de aprilo 1945 en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungara reĝlando |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1894) |
Familio | |
Edz(in)o | Dezső Vidor (1900–1945) |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Rózsi Molnár [rOĵi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Molnár Rózsi estis hungara aktoro. Ŝia plena origina nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Müller Rozina Mária, ŝia edzo estis Dezső Vidor (ŝia geedziĝa nomo estis Vidor Dezsőné).
Rózsi Molnár [1] naskiĝis la 11-an de januaro 1876 en Budapeŝto, ŝi mortis la 28-an de aprilo 1945 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Rózsi Molnár akiris diplomon en Reĝa Teatra Akademio en 1895. Post siaj studoj ŝi aliĝis al trupo de Sándor Csóka en Miskolc. En la jaroj 1896 kaj 1897 ŝi apartenis al Teatro Csokonai (Debrecen), poste al Gaja Teatro, fine al Nacia Teatro (Budapeŝto) (1899–1924), kie ŝi finis sian aktoran karieron kaj ŝi pensiuliĝis.
Elektitaj teatraj roloj
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare: Romeo kaj Julieta - ina titolrolo
- József Katona: Bánk bán - Melinda (unu el la ĉefroloj)
- Friedrich Schiller: Kabale und Liebe - Lujza
- Ferenc Herczeg: A dolovai nábob lánya - Vilma; S-ino Domaházy