Rudigero
Etoso
(Alidirektita el Rüdiger)
Rudigero aŭ Rudegero estas vira persona nomo germandevena.
Signifo kaj deveno de la nomo[redakti | redakti fonton]
Rudigero estas malnova germana persona nomo el la radikoj hroth / hruod „gloro, honoro, famo“ kaj ger „lanco, ponardego“ kaj signifas do fama lanculo, honorinda lancobatalanto.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/1c/Wiki_nibelungen.jpg/300px-Wiki_nibelungen.jpg)
La nomo konatiĝis precipe pro Rudeger de Beĥelaren, heroa markgrafo el La Kanto de la Nibelungoj. Ĝi estis populara en Germanio ĝis meze de la 15-a jarcento, sed poste pli kaj pli malofte uzata krom en iuj nobelaj familioj. La mallonga formo Roger pro uzado de la normanoj eniris la anglan, katalunan kaj francan kutimojn.
nomtago: 1-a de marto laŭ Roger le Fort
Variaĵoj[redakti | redakti fonton]
- Esperante: Roĝer, Roĝero
- Angle, france, katalune: „Roger“, (elparolo: Roĝer, Roĵe, Roĥer); angla varianto: „Roderick“
- Germane: „Rüdiger“, mallonge „Rüdi“ aŭ „Roger“, varianto: „Roderich“
- Islande: Hróðgeir
- Kroate: „Ruđer“
- Nederlande: „Rogier“, „Rutger“
- Hispane:
- „Rodrigo", mallongigita „Ruy“ aŭ „Rui“
- familia nomo: Rodríguez (=filo de Rodrigo)
- Portugale:
- familia nomo: Rodrigues (=filo de Rodrigo)
- Rodrigues - insulo en la Hinda Oceano, apartenanta al Maŭricio
- Itale: „Ruggero", „Ruggiero", „Ruggeri", „Rugiero", „Roggero"
Famaj Rudigeroj[redakti | redakti fonton]
Rudigero[redakti | redakti fonton]
- Persona nomo
- Rudeger de Beĥelaren, sekvanto de huna reĝo Etzel el La Kanto de la Nibelungoj
- Rüdiger Safranski (* 1945), germana filozofema verkisto
- Edmund Rüdiger Stoiber (* 1941), germana politikisto (CSU)
- Rüdiger Sachs (1927–2013), germana Esperantisto, veterinaro kaj parazitologiisto, prezidanto de ISAE.
- Rüdiger Eichholz (1922-2000), germandevena kanada Esperantisto, eldonisto de Pekoteko.
- Familia nomo
- Aleksej Miĥajloviĉ RIDIGER, konata kiel patriarko Aleksio la 2-a (1929–2008), estro de la Rusa Ortodoksa Eklezio kun la titolo Patriarko de Moskvo kaj de la tuta Rusio
Roger[redakti | redakti fonton]
- Persona nomo
- Roger la 1-a (+1101), la 2-a (+1154), la 3-a (+1194), grafoj, poste reĝoj de Sicilio
- Roger Bacon (1214-1292), franciskana monaĥo, sciencisto (Universitato de Oksfordo)
- Roger de la Pasture = Rogier van der Weyden, (1399-1464), flandra pentristo
- Roger Federer (* 1981), svisa tenisisto
- Roger Fenton (1819–1869), angla fotografisto en la Krimea milito
- Roger Moore (* 1927), brita aktoro (007)
- Roger Penrose (* 1931), brita matematikisto-fizikisto
- Roger Schutz (Frère Roger) (1915–2005), fondinto de Communauté de Taizé (ekumena monaĥejo ĉe Cluny)
- Krome:
Ĉiuj paĝoj komenciĝantaj per Roger - Angle: „Roger“ [Roĝer] - En angla vikipedio: ĉiuj "Roger"
- France: „Roger“ [Roĵe] - En franca vikipedio: ĉiuj "Roger"
- Katalune: „Roger“ [Roĥer] - En kataluna vikipedio: ĉiuj "Roger"
- Fiktivaj karakteroj
- Roger Rabbit
Rodrigo[redakti | redakti fonton]
- Persona nomo
- Hispane: „Rodrigo" aŭ mallongigita „Ruy“ aŭ „Rui“
Ĉiuj paĝoj komenciĝantaj per Rodrigo - Rodrigo/Roderiko (?–711), reĝo de la visigotoj
- Rodrigo Borgia (1431–1503), fariĝis papo Aleksandro la 6-a
- Rodrigo Díaz de Vivar (1043–1099), nobela kastiliano, konata kiel El Cid en la rekonkero de Hispanio
- Rodrigo di Castiglia (? – 873), primo conte di Castiglia dall'850 all'873.
Ruggiero[redakti | redakti fonton]
- Persona nomo
- Ruggiero Giovannelli (ĉ.1560-1625), itala komponisto
- Ruggiero Leoncavallo (1857-1919), itala komponisto
- Familia nomo
- Nicola Ruggiero (*1986), itala esperantisto-verkisto
- Urbonomo
- Torre di Ruggiero, itala komunumo en provinco Catanzaro, Kalabrio
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]