R. C. Sproul
R. C. Sproul | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de februaro 1939 en Picburgo |
Morto | 14-an de decembro 2017 (78-jaraĝa) en Altamonte Springs |
Mortokialo | Kronika obstrukca pneŭmonopatio |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Libera Universitato de Amsterdamo Whitefield Theological Seminary (en) |
Familio | |
Infano | R. C. Sproul, Jr. (en) |
Okupo | |
Okupo | teologo universitata instruisto verkisto de nefikcio filozofo |
Robert Charles SPROUL (13-a de februaro 1939 Pittsburgh, Pensilvanio – 14-a de decembro 2017 en Altamonte Springs, Florido) estis usona teologo kaj pastro. Li estis kalvinisto. Li ĉefis organizaĵon Ligonier Ministries. Sproul parolis ĉiutage en radiprogramo Rewening your mind. Ĝi estas usona programo, kiun oni elsendas ankaŭ en 60 aliaj landoj. Li havis akademiajn gradojn el Westminster College, Pensilvanio (BA, 1961), Pittsburgh Theological Seminary (M.Div, 1964), Vrije Universiteit (”Libera Universitato”) Amsterdamo (Dr., 1969) kaj Whitefield Theological Seminary (PhD, 2001). Sproul instruis en multaj altlernejoj kaj seminarioj. Li skribis pli ol 60 librojn kaj multajn artikolojn. Li pastris en Saint Andrews Chapel Sanford en Florido. Li estis ankaŭ redaktoro de Study Bible.