Radio Nacional de España
Aspekto
Radio Nacional de España | |||||
---|---|---|---|---|---|
publika elsendanto teledissendado | |||||
Komenco | 19-a de januaro 1937 | ||||
Lando(j) | Hispanio vd | ||||
Sidejo | studioj Prado del Rey, Pozuelo de Alarcón (Madrido), Hispanio | ||||
Lingvoj | |||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Jura formo | ŝtata entrepreno | ||||
Radio Nacional de España (RNE, Nacia Radio de Hispanio) estas ŝtata komerca socientrepreno, financata totale el la Ĝenerala Buĝeto de la Ŝtato, kiu respondecas pri la rekta administrado de la publika servo de radioelsendado en Hispanio. Ekde 1973 ĝi estas integrata en la publika unuo Radiotelevisión Española (RTVE). Ekde 2007 ĝi apartenas al la sama unuo jam nomata Corporación RTVE, regulata per Leĝo 17/2006, de 5-a de junio, de la radio kaj la televido de ŝtataj posedo kaj titoleco.
Ĉenoj
[redakti | redakti fonton]En la nuntempo, Radio Nacional de España estas integrata de ses radioĉenoj:
- Radio Nacional (ĝeneralista)
- Radio Clásica (klasika kaj populara muzikoj)
- Radio 3 (alternativaj kulturo kaj muziko)
- Ràdio 4 (ĝeneralista en kataluna)
- Radio 5 Todo Noticias (konstanta informado)
- Radio Exterior de España (ekstera publika servo)