Radiokasedilo
Radiokasedilo estas portebla reproduktilo de sono kiu integras en unusola aparato kaj kasedreproduktilon kaj radioricevilon. Temas tial pri tipo de elektra aparato kiu ebligas ĉu aŭskulti radion ĉu reprodukti kasedojn. Pere de duoblaj kasediloj eblas ankaŭ kopii la sonon de unu kasedo al alia, kondiĉe ke la magneta benco de tiu lasta estu surkopiebla. Kelkaj pli novaj modeloj de radiokasediloj inkludas ankaŭ reproduktilon de kodooj aŭ konektiloj por USB-poŝmemoriloj.
La unuaj reproduktiloj estis enkondukitaj en la merkato fare de diversaj kompanioj fine de la 1970-aj jaroj, kiam la sterea sono aliĝis al dezajnoj ekzistantaj por registrado de radiokasedilo. Tiel oni fabrikis modelojn pli prilaboritajn kaj potencajn. Ofte ili asociiĝas kun fenomenoj de la 1980-aj jaroj: nome la rompdancado kaj la kulturo hiphopo.[1]
Pro la facileco de transporto, ankaŭ aliaj urbaj kulturoj uzas la radiokasedilojn kiel parto de sia stilo ― por ekzemplo en praktikoj de popolaj dancoj kaj en provludoj de baleto ― same kiel por aliaj agadoj.
Je la alveno de la cifereca revolucio la radikasediloj estis neglektataj, kvankam kelkaj kolektistoj kaj nostalgiuloj plue uzas ilin.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ «Historia de la música portátil» Arkivita la 16an de julio 2014 en Wayback Machine., artikolo de Matías Aizpurúa en la retejo Suite 101.
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Radiocasete en la hispana Vikipedio.